Saltu al enhavo

Struppen

El Vikipedio, la libera enciklopedio

ISO

Struppen
neurba komunumo de Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 01796
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 407  (2023) [+]
Loĝdenso 117 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 56′ N, 14° 1′ O (mapo)50.93333333333314.016666666667Koordinatoj: 50° 56′ N, 14° 1′ O (mapo) [+]
Alto 231 m [+]
Areo 20,65 km² (2065 ha) [+]
Struppen (Tero)
Struppen (Tero)
DEC
Situo de Struppen
i1

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Struppen [+]
vdr

La komunumo Struppen troviĝas en Saksa Svislando, la germana parto de Elba Grejsmontaro. Ĝi situas en larĝa valo maldekstre de rivero Elbo, kaj apartenas al la administra distrikto Saksa Svislando-Orienta Ercmontaro de la federacia lando Saksio. Fine de la jaro 2024 la komunumo havis 2386 loĝantojn.

En la jaro 1275 Struppen estis unuafoje dokumente menciita.

Vidindaĵoj en la vilaĝo

[redakti | redakti fonton]

En la mezo de la vilaĝo staras paroka preĝejo el la 13-a jarcento. Tiu ĉi didomo estas arkitekturhistoria juvelo. La suda pordego, la kvadrata korusejo, la triumfa arko kaj la sakristio devenas ankoraŭ el la epoko de la romaniko. La volbo super la korusejo restis el la gotiko. La antaŭan fasadon ornamas antaŭkonstruaĵo renesanca kun surmetita ronda turo. La tegmento de la turo estas baroka. Tutan duonjarmilon reprezentas la stilepokoj, kiuj kontribuis al la konstruo de la preĝejo, kaj tamen ili harmonias. Apud la triumfa arko oni malkovris mezepokajn freskojn.

Apud la preĝejo staras la baroka pastra domo. En ĝi naskiĝis Wilhelm Leberecht Götzinger, kiu en 1804 skribis la duan (post tiu de Nicolai) gvidilon por Saksa Svislando.

La "Malnova kastelo" de Struppen, konstruaĵo el la 16-a jarcento estas en malbona stato.

Ĉirkaŭaĵo

[redakti | redakti fonton]

Struppen ofertas sin kiel elirpunkto por jenaj turismaj celoj:

Administra aparteno

[redakti | redakti fonton]

La centra komunumoparto same nomiĝas Struppen. Al la komunumo ankaŭ apartenas la partoj Naundorf, Thürmsdorf, Weißig (Saksa Svislando), Ebenheit kaj Strand. Thürmsdorf kaj Weißig estas ŝtate rekonitaj ripozlokoj.

La komunumo Struppen estas siavice parto de la administra asociiĝo Königstein.