Hohnstein (Saksio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hohnstein
Hohnstein stadtmitte ds wv 06 2010.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 01848 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 230  (2021) [+]
Loĝdenso 50 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 59′ N, 14° 7′ O (mapo)50.98333333333314.116666666667Koordinatoj: 50° 59′ N, 14° 7′ O (mapo) [+]
Alto 330 m [+]
Areo 64,64 km² (6 464 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Hohnstein
Situo de Hohnstein

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Hohnstein [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Hohnstein estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Saksa Svislando-Orienta Ercmontaro de la federacia lando Saksio, en la Elba Grejsmontaro. Fine de decembro 2018 la komunumo havis 3269 loĝantojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Hohnstein ŝuldas la nomon kaj ekeston al la multe pli frue konstruita kastelo. Konstruita kiel limfortreso ĉe la orienta rando de la mezepoka germana imperio ĝi situas sur roko tute eksponita je tri flankoj, ĉirkaŭita de profundaj ravinecaj valoj. La setlejo kiu estiĝis apud la kastelo unue menciiĝis en la jaro 1333 kaj verŝajne en 1444 ĝi ricevis urbajn rajtojn. La unua dokumentita mencio de la urbo Hohnstein okazis en 1445. La setlejo estis evoluinta je metiista urbeto. Speciale forta estis la gildo de linteksistoj. En la 20-a jarcento Hohnstein famiĝis ankaŭ pro sia pupteatro kie aktivis la fama skulptisto Theo Eggink.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj de la urbo[redakti | redakti fonton]

  • La urbodomo
  • La pupluda domo
  • La urba preĝejo
  • La kastelo
  • La naturscienca muzeo
  • La historia muzeo
  • Foirplaco kaj urbokerno

La ĉirkaŭaĵo[redakti | redakti fonton]

  • Napoleonschanze
  • Brand
  • Polenztal


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.