Stanisław Wojciechowski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stanisław Wojciechowski
Persona informo
Stanisław Wojciechowski
Naskiĝo 15-a de marto 1869
en Kalisz
Morto 9-a de aprilo 1953
en Gołąbki (nun Varsovio)
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio vd
Religio romkatoliko
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Universitato de Varsovio vd
Partio Pola Popola Partio "Piast"
Subskribo Stanisław Wojciechowski
Familio
Edz(in)o Maria Wojciechowska
Infanoj 2
Profesio
Okupo matematikisto • politikisto vd
Laborkampo politiko • cooperative movement vd
2-a Prezidento de Pollando
Dum 20-a de decembro 192215-a de majo 1926
Antaŭulo Gabriel Narutowicz
Sekvanto Ignacy Mościcki
Ministro de internaj aferoj
Dum 16-a de januaro 19199-a de junio 1920
Antaŭulo Stanisław Thugutt
Sekvanto Józef Kuczyński
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Stanisław Wojciechowski (nask. la 15-an de marto 1869 en Kalisz, m. la 9-an de aprilo 1953 en Gołąbki) – pola politikisto kaj kooperativisto, dua prezidento de Pola Respubliko.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Komence li agadis en Asocio de Pola Junularo "Zet", poste ligiĝis al la laborista movado – de 1891 li membris en Laborista Unuiĝo, de 1892 en Pola Partio Socialista, poste kiel elmigrinto (en Svislando, Francio kaj Britio) en Asocio de Eksterlandaj Socialistoj Polaj. Post la reveno al la patrujo li engaĝiĝis en la kooperativan movadon. Li aŭtoris multajn eldonaĵojn pri la temo, estis membro de Societo de Kooperativistoj en Varsovio kaj direktoro de Asocio de Nutraĵaj Societoj (1911–1915).

Dum la unua mondmilito Wojciechowski membris en Pola Nacia Komitato. Li ankaŭ estris Polan Interpartian Unuiĝon en Moskvo.

De la 16-a de januaro 1919 ĝis la 9-a de junio 1920 li estis ministro de internaj aferoj. De 1921 li membris en Pola Popola Partio "Piast". La 20-an de decembro 1922 Nacia Asembleo elektis lin prezidanto de Pola Respubliko. La oficon li plenumis de la 22-a de decembro 1922 ĝis la 15-a de majo 1926, kiam rezulte de la maja renverso li rezignis de la ofico. Tiam li finis aktivan politikan agadon kaj koncentriĝis pri sciencista laboro.

Genealogio[redakti | redakti fonton]

Karol Feliks Wojciechowski nask. ĉ. 1800
 
Marianna Paszewska nask. ĉ. 1800
 
Karol Vorhoff nask. ĉ. 1801
 
Konstancja Kononowicz-Siemionowicz nask. ĉ. 1804
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Feliks Wojciechowski 1825–1881
 
 
 
Florentyna Alojza Emilia Vorhoff ĉ. 1833–1910
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Stanisław Wojciechowski 1869–1953
 
 


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Andrzej Ajnenkiel: Od rządów ludowych do przewrotu majowego. Zarys dziejów politycznych Polski 1918-1926. Wiedza Powszechna, 1986. ISBN 8321405819.
  • Andrzej Ajnenkiel: Polska po przewrocie majowym. Zarys dziejów politycznych Polski 1926-1939. Varsovio: Ŝtata Eldonejo „Wiedza Powszechna”, 1980. ISBN 83-214-0047-7.
  • Andrzej Ajnenkiel: Prezydenci Polski. Varsovio: Sejma Eldonejo, 1991. ISBN 83-7059-000-4.
  • Andrzej Garlicki: Przewrót majowy. Varsovio: Czytelnik, 1987. ISBN 83-07-01598-7.
  • Stanisław Kopf: Wyrok na miasto. Warszawskie Termopile 1944-1945. Varsovio: Eldonejo Askon, 2001. ISBN 83-87545-54-6.
  • Ignacy Mościcki: Autobiografia. Varsovio: Bellona, 1993. ISBN 83-11-08265-0.
  • Zbigniew Puchalski, Andrzej Stawarz: Kawalerowie Krzyża Niepodległości. Bjalistoko: Muzeum Niepodległości, 2004. ISBN 8387516422.
  • Maciej Rataj: Pamiętniki 1918-1927. Varsovio: Ludowa Spółdzielnia Wydawnicza, 1965.
  • Stanisław Wojciechowski: Moje wspomnienia. Lvivo: 1938.
  • Andrzej Chojnowski, Piotr Wróbel: Prezydenci i premierzy Drugiej Rzeczypospolitej. Vroclavo – Varsovio – Krakovo: Zakład Narodowy imienia Ossolińskich, 1992. ISBN 83-04-038547.
  • Zdzisław Pawluczuk: Konspirator i Prezydent. Rzecz o Stanisławie Wojciechowskim. Lublino: Globus, 1993. ISBN 83-85967-00-1.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]