Oberdorf SO

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Station Oberdorf)
- La mallongigo SO en Oberdorf SO staras por la svisa Kantono Soloturno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Oberdorf.

Oberdorf
Blazono de Oberdorf
Blazono de Oberdorf
Centro de Oberdorf kun preĝejo
Centro de Oberdorf kun preĝejo
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Lebern
Geografia situo CH1903: 604963 / 231227 (mapo)47.2319444444447.5041666666667Koordinatoj: 47° 14′ N, 7° 30′ O; CH1903: 604963 / 231227 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1657
Areo 11,9 km²
Alteco 559 m super marnivelo
Poŝtkodo 4515
Komunumkodo 2553
Mapo de Oberdorf
Mapo de Oberdorf
vdr

Oberdorf estas komunumo en la distrikto Lebern en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 1 657 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Oberdorf situas ambaŭflanke de la rojo Wildbach ĉe la suda flanko de la monto Weissenstein, kiu apartenas al la Ĵurasa Montaro. La komunumo konsistas el la vilaĝo Oberdorf kaj la setlejoj Hasel, Busleten, Fallerenhölzli, Bellevue, Station Oberdorf kaj Kurhaus Weissenstein. De la terenteraso de Oberdorf oni havas bonan belvidon al la kantonĉefurbo Soloturno, kiu situas proksimume 3,5 kilometrojn sudoriente de la komunumo. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 11,9 km², de kiuj pli ol du trionoj, nome 68%, estas kovritaj de arbaro, 25% servas por agrikulturo kaj 6% por setlado. Sur la kresto de la Ĵurasa Montaro sur la monto Dilitschkopf situas sur alteco de 1333 m s.m. en nordo la plej alta punkto de la komunumo.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Oberdorf limas en nordo al Gänsbrunnen, en nordnordoriento al Welschenrohr, en oriento al Rüttenen, en sudoriento al Langendorf, en sudo al Bellach, en okcidento al Lommiswil, kaj en nordokcidento al Selzach.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Oberdorf pasas la vojo de Soloturno tra Weissenstein-Pasejo al Gänsbrunnen. Per la fervojlinio de Soloturno al Moutier kaj loka buslinio de Soloturno la komunumo estas konektita al la publika transportreto. La stacidomo de Oberdorf troviĝas rekte ĉe la suda portalo de la 3,8 kilometrojn longa Weissensteintunelo. De tie seĝtelfero kondukas supren al la pasejkulmino de Weissenstein, kie situas la kuracdomo Weissenstein.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • En la ŝtonminejo apud la la limo al Lommiswil videblas dinosaŭroŝpuroj.
  • La baroka preĝejo Sankt-German estas fama pro la altaro kun la sidanta Maria el la jaro 1420. Ĝi en la 15-a jarcento estis ŝatita pilgrimejo. La baroka grandigo datiĝas el la jaro 1676 ĝis 1678 de la majstro Michael Schmutzer el Wessobrunn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Oberdorf datiĝas el la jaro 1305 jam kiel Oberdorf. En Oberdorf estis trovitaj objektoj el la Hallstatt-epoko, romia bieno kaj diversaj tomboj de alemanoj kaj burgonjanoj. En la jaro 740 estis dokumentita en Oberdorf la kapelo Sankt-Miĥaelpatrocinio, kiu apartenis al la Monaĥejo Sankt-Ursen en Soloturno. Oberdorf apartenis kun Langendorf kaj Bellach al la tribunalejo Langendorf. En la jaro 1501 la urbo Soloturono transprenis la jurisdikcion kaj kreis en la jaro 1513 la tribunalon Oberdorf, al kiu apartenis krom Oberdorf, Bellach kaj Oberrüttenen. La tribunalo Oberdorf ĝis la Helveta Revolucio de 1798 formis parton de la Voktejo Fulmenthal.[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]