Riedholz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Riedholz (stacidomo).
Riedholz
Blazono de Riedholz
Blazono de Riedholz
Blazono de Riedholz
Riedholz
Riedholz
Alfuejo de Emme al Aro fotita el balono.
Attisholz kaj Riedholz videblas supre dekstre en la bildo
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Lebern
Geografia situo CH1903: 609802 / 231047 (mapo)47.2302777777787.5680555555556Koordinatoj: 47° 14′ N, 7° 34′ O; CH1903: 609802 / 231047 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1721
Areo 7,17 km²
Alteco 471 m super marnivelo
Poŝtkodo 4533 Riedholz
4523 Niederwil
Komunumkodo 2554
Mapo de Riedholz
Mapo de Riedholz
Mapo de Riedholz
vdr

Riedholz estas komunumo en la distrikto Lebern en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 1 721 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Riedholz situas en la Svisa Mezlando ĉe la suda flanko de la Ĵurasa Montaro norde de la rivero Aro, proksimume 4 kilometrojn sudoriente de la kantonĉefurbo Soloturno. La komunumo konsistas el la du vilaĝoj Riedholz, kiu situas sur teraso proksimume 100 metrojn super la ebenaĵo de Aro, kaj la industria vilaĝo Attisholz ĉe la norda bordo de Aro kelkcentmetrojn sub la alfluo de Emme. Al la komunumo apartenas krome la setlejoj Rüti, Wallierhof, Waldturm, Hinterriedholz, Viertel, Weiern, Bad kaj Vögelisholz, kaj ek de la 1-a de januaro 2011 la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Niederwil. Norde de Riedholz la malalta montoĉeno Verena formas la nordan komunumlimon. Sur ties kresto troviĝas sur alteco de 604 m s.m. la plej alta punkto de la komunumo. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,17 km², de kiuj 39,3 % estas kovritaj de arbaro, 42,1 % servas por agrikulturo kaj 16,3 % por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Riedholz limas en nordo al Günsberg, en oriento al Hubersdorf, en sudoriento al Flumenthal, en sudsudoriento al Deitingen, en sudo al Luterbach, en sudsudokcidento al Zuchwil, en sudokcidento al Feldbrunnen-Sankt-Niklaus, en okcidento al Rüttenen, kaj en nordokcidento al Balm ĉe Günsberg.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo nr-o 5 de Olten al Soloturno, kiu sur la komunuma teritorio kongruas kun la kantonaj ĉefvojoj n-ro 12 kaj 22. Al la publika transportreto la komunumo estas bone konektita per la etŝpura trama fervojlinio de Niederbipp al Soloturno, kiu disponas pri tri haltejoj sur la komunuma teritorio. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A5 situas proksimume 6 kilometrojn sudokcidente sude de Soloturno, dum la plej proksima alveturejeblo al la svisa aŭtovojo A1 situas dek kilometrojn okcidente inter Wiedlisbach kaj Wangen ĉe Aro.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Riedholz datiĝas el la jaro 1367 kiel Rietholz.[2] Ek de la 15-a jarcento en Bad apud Attisholz estas dokumentita banejo.[3] Dum mezepoko la teritorio de la hodiaŭa komunumo Riedholz apartenis al la Abatejo Sankt-Ursen. En la 14-a jarcento la urbo Soloturno akiris la protektovoktecon pri la abatejo kaj tiam Riedholz kaj Attisholz fariĝis setlocelolokoj de la urbocivitanaro de Soloturno. Ĉirkaŭ la jaro 1500 oni setligis en la regiono enmigrintojn el la Aosta Valo. En la jaro 1720 la teritorio de Riedholz estis atribuita al la Voktejo Flumenthal. Kun efiko de la 1-a de januaro 2011 la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Niederwil estis integrita al Riedholz. Niederwil la unuan fojon menciiĝis en la jaro 1306 kiel Niderwile. [4]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]