Stelkatalogo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Stelkatalogo, aŭ astrokatalogo, estas astronomia katalogo kiu listigas stelojn. En astronomio, multaj steloj estas „nomitaj“ nur per la katalogitaj nombroj.

Stelkatalogoj estis kompilitaj jam de pluraj antikvaj popoloj, inkluzive de la babilonianoj, grekoj, ĉinoj, persoj kaj araboj. Plej modernaj katalogoj estas haveblaj en elektronika formato kaj povas esti libere elŝutitaj ĉe la Astronomical Data Center de NASA.

Ekzistas granda nombro da tiaj katalogoj, produktitaj por diversaj celoj dum diversaj epokoj, kaj ĉi-artikolo listigas nur kelkajn el la plej ofte cititaj.

Antikvaj katalogoj

La piramidoj de Gizo

Ĉiuj katalogoj baziĝas sur nudokula observado.

  • Antikva Egipto
    • stelmapoj
  • Antikva Mezopotamio
    • Tri steloj po, Mulapino
  • Antikva Ĉinio
    • Lü Buwei
    • Shi Shen kaj Gan De
    • Sima Qian (145-86 a.K.) — Notoj de la Granda historiisto
    • Zhang Heng (78-139 p.K.) en Spirita strukturo de la universo de (靈憲, Ling Xian), 120 AD, (124 konstelacioj).
  • Araba mondo
    (Multaj steloj estas ankoraŭ konataj per siaj arabaj nomoj)
Ruinoj de Tikal, Gvatemalo
  • Antikva Ameriko
    • Antikvaj Majaoj
      (Pri la konoj de la antikvaj majaoj ne ekzistas originaj majaaj verkoj, ni scias pri ili nur per la notoj, kiujn la fruaj koloniistoj kompilis)
      • Motul leksikono - kun listo de steloj observitaj de la antikvaj Majaoj, kompilita en la 16-a jarcento de anonima aŭtoro (supozeble: Fray Antonio de Ciudad Real).
      • Maja Pariza Kodekso - ankaŭ ĝi entenas simbolojn por diversaj konstelacioj reprezentaj por mitaj estaĵoj
  • Fruaj eŭropaj katalogoj
    • Johann Bayer (1572-1625) — Uranometria (1603)
      ordigita laŭ la konstelacio kaj - uzante grekajn literojn - laŭ la heleco (do, „α Ori“ kaj „β Ori“ - alfa kaj beta de Oriono - estas la du plej helaj steloj de Oriono; ili estas ankaŭ konataj kiel Betelĝuzo kaj Riĝelo)
    • John Flamsteed (1646-1719) — Historia coelestis Britannica
      transprenis ordigon laŭ konstelacio kaj heleco, sed uzis nombrojn anstataŭ grekaj literoj.

Kompletaj katalogoj

Ĉiuj steloj en la fruaj katalogoj estas videblaj nudokule. La postaj katalogoj klopodas listigi ĉiujn stelojn. Sed rigardante miliardojn da steloj jam nur en la lakta vojo, nia propra galaksio, tio devas resti iluzio. Tial la katalogoj klopodas listigi ĉiujn stelojn pli hela ol iu difinita magnitudo.

LAL

Jérôme LalandeHistoire Céleste Française (1801), la plej kompleta katalogo de sia tempo.
47.390 steloj ĝis magnitudo 9; pozicioj kaj magnitudoj
(Aktualigita: 1846)

HD/HDE

Henry-Draper-Katalogo (1918-1924), omaĝe al Henry Draper, kompilita ĉe Harvard College Observatory.
225.300 steloj ĝis magnitudo 9; kun spektraj koloroj, ordigitaj laŭ rektascensio (en 1900)
ekzemplo: HD 29139 = Aldebarano (α Tau, α Tauri, Alpha Tauri)
(Aktualigita (HDE) 1949: +133.783 steloj, entute 359.083)

SAO

Smithsonian Astrophysical Observatory Star Catalog (1966)
nur steloj ĝis magnitudo 9 kun konataj propra moviĝo

BD/CD/CPD

Bonner Durchmusterung (1852-1859) kaj sekvaj aktualigoj

  • BD = Bonner Durchmusterung (germane: Bonn'a trakribrado), de Argelander, Krüger kaj Schönfeld, (1852-1859)
    324.198 steloj ĝis magnitudo 9; pozicioj kaj magnitudoj
    (Aktualigita: 1846)
    la plej kompletaj katalogoj antaŭ utiligo de fotoj.
    Ampleksigita per
  • SD = Südliche Durchmusterung (germane: Suda trakribrado) (1886)
    120.000 steloj
  • CD = Córdoba-Durchmusterung (germane: trakribrado de Córdoba) (1892)
    580.000 steloj
  • CPD = Cape Photographic Durchmusterung (1896)
    450.000 steloj

AC

Astrographic Catalogue, parto de Carte du Ciel, ekde 1880
fotokatalogo de pli ol 4,6 milionoj steloj ĝis magnitudo 11, kunlaboro de 20 observatorioj.

USNO

Aera vido al U.S. Naval Observatory, Vaŝingtono

— U.S. Naval Observatory (USNO-B1.0)
1.042.618.261 "objektoj" kun pozicio, propra moviĝo, magnitudo por diversaj ondolongoj, indiko "stelo"/"galaksio".
Daŭre aktualigata per NOMAD [1].
Ambaŭ katalogoj troveblas rete ĉe la servilo de Naval Observatory[2].

Specialaj katalogoj

Ĉi-katalogoj listigas nur astrojn de specifa tipo, ekzemple proksimaj steloj, pluropaj stelojvariablaj steloj.

ADS

Aitken-katalogo pri duopaj steloj (1932)
Aitken listigas 17.180 duopajn stelojn de la norda ĉielsfero.

Gl/GJ

Gliese- / Gliese-Jahreiß-katalogo (1969-1991)
Wilhelm Gliese kaj poste Gliese-Jahreiß listigas ĉiujn proksimajn stelojn en distanco ĉirkaŭ la tero ĝis 25 parsekoj (ĉ. 80 lumjaroj). La katalogo estis plurfoje kompletigita (1969 - 965 steloj kun numeroj 1.0 bis 965.0, 1970 - pliaj 850 (n-roj 9001 bis 9850), 1978 pliaj 453, 1991 1388 steloj; entute 3.803 steloj)

HIP

Hiparka katalogo (junio 1997) - 118.218 steloj HIP baziĝis sur datenoj de ESA-satelito Hiparko, kiu funkciis de 1989 ĝis 1993. Ĝi estas aparte notinda pro sia precizeco, pozicioj estis determinitaj kun precizeco de ±0,003", kaj preciza paralakso-mezurado (multe pli akurataj ol komparaj terbazitaj mezuradoj).

Hiparko krome enmapigis multege pli da steloj kun malpli alta precizeco. La rezultoj estis publikigitaj kiel katalogoj Tycho(1) kaj Tycho2 kun 1 resp. 2 milionoj da steloj en precizeco de 0,03".

Notoj, referencoj

  1. http://www.usno.navy.mil/USNO/astrometry/optical-IR-prod/nomad
  2. http://www.usno.navy.mil/USNO/astrometry/optical-IR-prod/icas

Eksteraj ligiloj