Stepnica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stepnica

Blazono

Blazono
setlejo
Genitivo de la nomo Stepnicy
Provinco Okcidenta Pomerio
Distrikto Distrikto Goleniowski
Komunumo Komunumo Stepnica
Speco de komunumo Urbo-kampa
Urborajtoj la 1a januaro 2014
Loĝantaro 2463 (en 30.06.2016)
Loĝdenso 724,4 loĝ./km²
Estro Andrzej Wyganowski
Titolo de estro Urbestro
vdr

Stepnica (kaŝube: Stepnica, germane: Groß Stepenitz, Stepenitze) - urbo en la distrikto Goleniowski, Okcidenta Pomerio, Pollando

La preĝejo de Sankta Jakvo en Stepnica
La gentoj de okcident-slavoj, en la 9-a kaj 10-a jarcentoj

Historio[redakti | redakti fonton]

Historio de la ĉirkaŭaĵo de Stepnica en la Mezepoko[redakti | redakti fonton]

Supozata grandeco de la lando de la unua pola princo Mjeŝko la 1-a
Pollando dum la regado de Boleslavo la 3-a Kurbabuŝa
La princo de Pomerio Barnim la 1-a "Bona" (1210-1287)

La unua mencio pri Stepnica devenas el la jaro 1278, kiam la princo de Pomerio Barnim la 1-a "Bona" (1210-1287) li donacis la vilaĝon kiel feŭdon por Gottfried von Breslau (Godfredo el Vroclavo). Poste Stepnica estis la posedaĵo de familio von Flemingoj. En la jaro 1366 fratoj Tinno, Dietrich kaj Henning von Flemingoj kiel donacio transdonis siajn posedaĵojn en Stepnica. Fine de la 14a jc parto de Stepnica apartenis al la Kapitulo de la Maria-preĝejo de Szczecin. De la Mezepoko estis en Stepnica la preĝejo kaj klostro de klaraninoj, poste ĝi estis rekonstruita al la princa ĉasista kastelo. Post la Reformacio kaj sekularigo de la de la klostraj posedaĵoj, la vilaĝo eniris al la princaj posedaĵoj kaj poste al la ŝtataj posedaĵoj. De la komenco Stepnica estis fama pro la fiŝkaptado, bredado, pro la haveno kaj la ligno-industrio. Jam en la 13a jc oni menciis en la skribaj dokumentoj pri la fiŝista karaktero de la setlejo Stepnica. La nomo devenas de la vorto „stop”, kiu signifas la marĉa rivero aŭ lago kun la kreskantaj tie junkoj (scirpoj).

(la artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, doktoriĝ-kandidato el Pomeria Akademio en Slupsko / Słupsk)

Historio de la ĉirkaŭaĵo de Stepnica de la 16a jc ĝis la 20a jc[redakti | redakti fonton]

La plaĝo en Stepnica
La fiŝista haveno en Stepnica
Taverno „Panoramo” en Stepnica

En la jaro 1628 en Stepnica estis du gastejoj (tavernoj) kaj forĝejo, kaj laŭ la informo el la jaro 1721 Stepnica jam estis nomata la urbeto. Oni Stepnica rekostruadis post la brulegoj (incendioj) kiuj aperis en la jaroj: 1564, 1739, 1794. Post la incendio en la jaro 1739 oni faris grandajn ŝanĝojn en la setlej-planadoj, ekz. oni establis kvadratan placon apud la preĝejo kaj la ĉefa strato ricevis la saman larĝecon, la vilaĝo evoluis al la multstrata. En la jaro 1741 oni konstruis la novan preĝejon kun la uzo de trabfakaĵo (aŭ: framskeletaĵo). Dum la intermilita periodo en Stepnica ekestis la turisma centro. Venadis ĉi-tien la loĝantoj de Szczecin kaj Goleniów. Estis tie plaĝo, jaĥtejo, tranoktejoj, al la moleo venadis la turisma floto (ŝipetoj). Al la okcidenta bordo de rivero Odro, al la haveno en Police navigis la pramo „Randow”. Funkcis ankaŭ la etŝpura fervojo (mallarĝa) al Gryfice. La ligna moleo kun la la kafejeto, al kiu navigadis la turismaj ŝipetoj, jaĥtejo kaj pasaĝer-haveno, de kiu ĉiutage venadis la turisma ŝipeto al Szczecin, granda plaĝo, ĉirkaŭ 6000 da tranokt-lokoj, tio estis atuto (avantaĝo) de Stepnica.

Curzon-linio kaj ŝanĝoj de la teritorio de Pollando post la Dua Mondmilito
la Laguno de Szczecin vidata el la kosmo - foto de satelito Landsat
La loĝkvartalo Akacjowe / akacia en Stepnica

La vivo tie bone floris. Funkciis ankaŭ tie la pasaĝera etŝpura fervojo (mallarĝa). Regule navigadis la pasaĝer-ŝipetoj al la urboj ĉe la Laguno de Szczecin (vidu la apudan foton de la satelito de la laguno). Tute ne estis problemoj alveni al Stepnica kaj same kun reveno. Dum la Dua Mondmilito la vilaĝo Stepnica ne istis multe detruita. Tiun lokon kaj regionon en la jaro 1945 ekokupis la Ruĝa Armeo de Sovetunio kaj transdonita al la pola administracio. Post la fino de Dua Mondmilito Stepnica eniris Pollandon laŭ la decido de la Potsdama konferenco kaj ankaŭ laŭ la decidoj de la konferenco komenciĝis la procedo de translokiĝo de la germana popolo kaj anstataŭigo de ili per poloj de la centra Pollando kaj de orienta Pollando de post la Curzon-linio (vidu la apudan mapon). Dum la jaroj 1945-1946 tiu vilaĝo estis nomita Stobnica. La nuna nomo ekestis laŭ la decido de la Ministro de Publika Administrado kaj de la Reakiritaj Teritorioj de la 12 de novembro 1946. Tiam ankaŭ la eta vilaĝo Czerwonak estis kunligita kun Stepnica. En la jaro 1973 oni inaŭguris la monumenton omaĝe al la 1-a Divizio de Infanterio de Tadeusz Kościuszko kiu batalis en la jaro 1945 je la bordo de la Laguno de Szczecin. Dum la jaroj 1975-1998 Stepnica estis en Vojevodio de Szczecin. En la jaro 1996 oni fermis la funkciadon de la etfervojo (mallarĝa), kaj komence de la 21a jc oni malkonstruis ĝin. Marde la 3an de junio 2008 en la haveno Roterdamo oni solen donis la nomon „MS Maersk Stepnica” al la ŝipo de dana firmao Maersk. Jen la grava informo, ke la 1an de januaro 2014 Stepnica akiris la urborajton.

(la artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, doktoriĝ-kandidato el Pomeria Akademio en Slupsko / Słupsk)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Czesław Czubryt-Borkowski, Zygmunt Czarnocki, Przewodnik po upamiętnionych miejscach walk i męczeństwa lata wojny 1939-1945, Varsovio: Wydawnictwo Sport i Turystyka.