Stepturdo
Plenkreskulo en Rusio | ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
| Turdus naumanni Temminck, CJ, 1820 | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Subspecioj | ||||||||||||||
|
Unutipa | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Stepturdo[2] aŭ stepa turdo[2] (latine Turdus naumanni) estas azia birdospecio el la familio de turdedoj. Ĝi reproduktiĝas en orienta Siberio kaj travintras en Ĉinio kaj ĝis Sud-Orienta Azio.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Laŭ AviList[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por tiu specio, kaj ties Esperantaj nomoj[2]:
- Passeriformes - paseroformaj
- Turdidae - turdedoj
- Turdus Linnaeus, C, 1758 - turdo
- Turdus naumanni Temminck, CJ, 1820 - stepa turdo
- Turdus Linnaeus, C, 1758 - turdo
- Turdidae - turdedoj
Etimologio
[redakti | redakti fonton]La specia epiteto de ĝia scienca nomo, naumanni, estis donita honore de Johann Andreas Naumann kaj Johann Friedrich Naumann, kiuj en sia naturhistoria verko priskribis multajn birdojn.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La stepa turdo estas mezgranda sed fortika turdo, iom simila laŭ strukturo al la malgranda griza turdo.
La masklo havas palbrunajn dorson kaj kapon. La vizaĝo, brusto, flankoj kaj pugo estas rufaj. La ventro kaj la subvosto estas blankaj. La subflugiloj estas rufbrunaj kaj estas pala superokula strio.
La ino estas sufiĉe simila al la masklo, sed sen rufa ĉe la flugiloj kun pala gorĝo.
La masklo de Stepturdo havas simplan flutecan aŭ fajfan kanton, similan al tiu de ruĝaksela turdo. Oni sugestis, ke estas geografiaj variantoj en la voĉo.
Distribuo kaj habitato
[redakti | redakti fonton]Tiu specio reproduktiĝas en malfermaj arbaraj areoj. La norda formo, kiel oni povus supozi, plie toleras montarajn kaj tundrobordajn habitatojn. Tiu specio estas tre migranta, kaj vintras sude al sudorienta Azio, ĉefe en Ĉinio kaj najbaraj landoj.
Ili nestumas en arboj, kie la ino demetas 3-5 ovojn en ŝajne fuŝa sed tre kovrita nesto. Migrantaj kaj vintrantaj birdoj ofte formas etajn arojn. Ili estas ĉiomanĝantaj, ĉar nutras sin el ampleksa gamo de insektoj, ĉefe moskitoj, tervermoj kaj beroj.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]- Ovoj de Turdus naumanni - Muzeo de Tuluzo
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ BirdLife International (2004). Turdus naumanni. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12 May 2006. Datumbazero inkluzivas verigadon kial ĉi specio estas malplej zorgiga.
- 1 2 3 Ornitologia taksonomio
- ↑ AviList v2025, konsultita la 24-an de dec. 2025
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Thrushes, Clement kaj Hathway, ISBN 0-7136-3940-7
- 'Publika bildo ĉe 1905 field guide Arkivigite je 2009-07-02 per la retarkivo Wayback Machine
| ||||||||||||||||||


