Stranger in a Strange Land (romano)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Stranger in a Strange Land)
Stranger in a Strange Land
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Robert A. Heinlein
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1-a de junio 1961
Eldonejo G. P. Putnam's Sons
Ĝenro sciencfikcioformadromano
Honorigoj Premio Hugo por la Plej Bona Romano • NPR Top 100 Science Fiction and Fantasy Books • Prometheus Award - Hall of Fame
vdr

Fremdulo en fremda lando (angle: Stranger in a Strange Land) estas sciencfikcia romano de Robert A. Heinlein publikigita en 1961. La romano atingis grandan sukceson kaj eĉ gajnis la Premion Hugo.

Tiu romano estas konsiderata la plej grava kaj influhava el la verkaĵoj de Heinlein. La romano esprimis la humorojn de la pli juna generacio en la 1960-aj jaroj kaj profunde influis la hipian, t.n. florinfanan revolucion. La romano ankaŭ enkondukis novan vorton en la angla lingvo - Grok, kiu signifas "kompreni je tia grado ke la observata objekto iĝu parto de la observanto."

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Fremdulo en fremda lando rakontas la historion de Valentin Michael Smith, homo kiu estis kreskigita de Marsanoj kaj alvenas al la Tero kun kulturo tute fremda al la tera homa kulturo, kiu estas priskribita en la romano kiel ekstrema versio de usona konsumkulturo kaj konservatismo.

La ĉefrolulo Smith (referencita poste plejparte simple kiel Mike) estas la filo de du geniaj Kosmonaŭtoj, naskita dum malsukcesa misio al Marso. La kosmoveturilo kraŝis sur Marso kaj el la skipo de la misio la bebo Smith estis la sola pluvivanto. Li restis tie kaj estis kreskigita fare de lokaj marsanoj ĝis plenkreskeco. Je lia reveno al la Tero estas komprenita ke dank'al kompleksa jura situacio, ĉio el Marso estas posedata fare de li. Tial li estas arestita kaj limigita fare de la teraj aŭtoritatoj, sub la preteksto kaj ŝajnigo ke ili volas helpi lin. Ĉi-momente lia kondiĉo estas malbona - li ankoraŭ ne plene adaptiĝis al la kondiĉoj de la tero, kaj ankoraŭ ne komprenas la anglan sufiĉe bone por komuniki kun la cirkaŭanta homa medio.

Flegistino Gillian Boardman, kiu laboras en la malsanulejo kie la administracio kaŝas lin, amikigas Smith, komence pro scivolemo kaj poste pro deziro helpi lin. Ŝi sekrete instigas lin komuniki kun ŝi per simplaj kaj mallongaj konversacioj kaj kun ŝia helpo li ekigas la lernadon de la angla. La du fariĝas sekretaj amikoj kaj post komuna trinko de akvo kun ŝi, li konsideras ŝin kiel "akvofratino" - marsa esprimo kiu priskribas tre proksiman rilaton inter estaĵoj. Poste li okazigos la akvotrinkceremonion kun ĉiuj siaj amikoj. Instigita fare de Ben Caxton, ŝia ĵurnalisma amiko, Boardman kontrabandas Smith el la hospitalo kaj eskapas kun li for de la aŭtoritatoj.

Boardman kaj Smith alvenas kune en la vastan hejmon de Jubal Harshaw, fama verkisto konata pro lia opozicio al la aŭtoritatoj. En la hejmo de Jubal Smith li adaptiĝas al la kondiĉoj de la tero, aŭdas pri homa kulturo kaj aŭdas pri konceptoj kiuj estis nekonataj al li, kiel ekzemple la koncepto de Dio. Li aŭdas televidan predikon de la "Fosteristoj", fluo en kristanismo kiu kredas je la profeto Foster. Iom post iom lia sanstato pliboniĝas kaj estas malkaŝita, ke li havas kapablojn elfari supernaturajn agojn, kiel ekzemple telekinezo kaj malaperigo de objektoj.

Elirante al la mondo ekstera kiel homo readaptiĝita al la Tero, la karisma Smith kolektas ĉirkaŭ si grupon de kredantoj kaj fondas la "Preĝejon de Ĉiuj Mondoj" - religion (kvankam ĝia referenco al religio estas problema) forte influita de lia patruja kulturo de Marso. La eklezio estas ekstreme liberala, ekzemple ĝiaj membroj vivas kune en loko konata kiel la "nesto" kaj tie ili vivas vivon de seksa diboĉo, nudismo, kaj eksterordinara malfermiteco unu al la alia.

Dume, ju pli la eklezio sukcesas atingi pli da kredantoj kaj praktikantoj des pli ĝi gajnas multe da malamikeco de la ĝenerala publiko, kiu rifuzas akcepti ĝin. La "nesto" estas bruligita kaj eklezianoj kaŝas en hotelo posedata de Smith. Koleregaj homamasoj ĉirkaŭas la hotelon kaj minacas ekstermi Smith. Direkte al la fino de la romano Smith havas profundan konversacion kun Jubal per kiu li detalas sian doktrinon. Smith eliras por alparoli al la homamaso, sed tiam li estas mortigita per linĉado. Liaj amikoj rite manĝas lian korpon. Ĉe la fino de la romano Smith supreniras al la ĉielo, atingas la paradizon kaj renkontas la anĝelan Foster.

Pri la nomo de la romano[redakti | redakti fonton]

La nomo de la romano estas prenita de verso en la Biblia libro de Eliro. Laŭ la rakonto Moseo fuĝis el Egipto al Midjano por eviti la angoron de la Faraono post mortigo de egiptano ĉar li batis hebreon kiu estis kiel unu el siaj fratoj. En la lando Midjano li edziĝas al Cipora, kiu naskas al li filon kaj nomas lin Gerŝom, nomo de fremdulo.

En la Traduko Reĝo James de la Biblio en la anglan, kiu estas la komuna traduko, la verso estas tradukita "Kaj ŝi naskis al li filon, kaj ŝi donis al li la nomon Gerŝom: ĉar li diris: Mi estis fremdulo en fremda lando".

Grok[redakti | redakti fonton]

La vorto "grok", kreita en la romano, eniris la anglan lingvon. En la marsa artefarita lingvo fare de Heinlein, "grok" laŭlitere signifas "trinki" kaj figure signifas "kompreni", "ami", kaj "esti en uniĝo kune". La vorto rapide iĝis ofta lingvaĵo inter sciencfikciaj ŝatantoj, hipioj, kaj pli poste ĉe komputilprogramistoj kaj retpiratoj, kaj poste eniris en la Oksforda Angla Vortaro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]