Striŝultra kolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Striŝultra kolombo
Geopelia humeralis.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Geopelia Geopelia
Specio: Striŝultra kolombo 'Geopelia humeralis'
Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp.
Geopelia humeralis

Coenraad Jacob Temminck 1821

La Striŝultra kolombo (Geopelia humeralis) estas aŭstralazia specio de birdo de la familio de Kolombedoj kiu estas loĝanto kaj reproduktanto nur en Aŭstralio. Ĝi estas protektita laŭ la Regularo pri Naciaj Parkoj kaj Naturo de 1974.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas mezgranda kolombo variante en grando el 26 ĝis 30 centimetroj. La voĉo estas diferenciga kaj melodia "ku-KU" aŭ "kul-KU".

Tiu ĉi kolombo havas blugrizan bruston kun kvadratitaj brunbronzaj flugiloj. La nuko estas simila al tiu de la Pacema kolombo ĉe kiu la nukoplumoj estas striataj, sed diferenciĝas pro tio, ke la Striŝultra kolombo ne havas striatajn gorĝoplumojn kiel la Pacema kolombo. Krome la nukoplumoj estas kuprecaj laŭ koloro. Tiuj kolomboj estas ofte konfuzataj kun la enmetita kaj komuna Punktita turto. La okulringo estas griza, sed ruĝbruna dum reproduktado. Junuloj estas pli senkoloraj.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La Striŝultra kolombo troviĝas ofte en paroj, grupoj aŭ grandaj aroj vidataj komune manĝantajn surgrunde nutrante sin per semoj. Flugo estas rekta kaj rapida kaj la flugiloj fajfas dum la birdoj flugas.

Medio[redakti | redakti fonton]

La Striŝultra kolombo troviĝas kutime en densa vegetaĵaro kie estas akvo, kanaletoj, arbaroj kaj kanjonoj, manglejoj, plantejoj, marĉoj, arbaroj de eŭkalipto, tropikaj kaj subtropikaj arbustejoj kaj riverbordoj. Ili povas troviĝi kaj en internaj kaj en marbordaj regionoj. La Striŝultra kolombo troviĝas ĉe la orienta marbordo el suda Novsudkimrio (kun pliiĝantaj nombroj ĉe la regionoj de la Blua Montaro kaj Ilavarao), norden ĝis la Kabjorka Duoninsulo kaj okcidenten ĝis la regiono Pilbara (ĉe Onslow, Okcidenta Aŭstralio). Ili estis lastatempe vidataj plie en suda Aŭstralio, specife en nordokcidenta Viktorio sed povas esti forlokigitaj el aliaj naturaj teritorioj de enmetitaj specioj. Tiuj kolomboj estis vidataj ankaŭ ĉe la Toresa markolo. Ĝi troviĝas ankaŭ en aliaj landoj de Suda Pacifiko, kiel ĉe Papuo-Nov-Gvineo.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La reprodukta sezono estas el septembro ĝis januaro sude kaj februare ĝis aprile en la nordo. La nesto estas ebena platformo el bastonetoj kaj herberoj kutime en arboj kaj arbustoj, manglojarbustetoj. La ino demetas du blankajn kaj rondajn ovojn.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

  • Geopelia humeralis gregalis
  • Geopelia humeralis headlandi
  • Geopelia humeralis humeralis
  • Geopelia humeralis inexpectata

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]