Strinuka palumbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Strinuka palumbo
Nilgiri wood pigeon.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Columba (genro) Columba
Specio: Strinuka palumbo Columba elphinstonii
(Sykes, 1832)[1]
Konserva statuso
Columba elphinstonii map.png
Aliaj Vikimediaj projektoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La Strinuka palumboElfinstona kolombo (Columba elphinstonii) estas birdospecio de la familio de Kolombedoj, Columbidae, kiu estas loĝanta reproduktanta birdo en multo de sudokcidenta Barato, precize en humidaj deciduaj arbaroj kaj izolaj "ŝola", nome areetoj de montararbaroj de Okcidentaj Ghatoj. Ili estas ĉefe fruktomanĝantoj kaj manĝas en la kanopeo de densaj montetarbaroj. Ili estas ple bone identigitaj en naturo pro sia grando, malhelaj koloroj kaj la distingiga ŝaktabuleca bildo de sia nuko.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Foto de Strinuka palumbo el Munnar, Kerala.

Tiu kolombo aspektas malhelgriza, kaj nigrablanka bildomakulo komponita el blankaj rigidaj plumopintoj sur la nigra fono de la malantaŭa kolo estas tre distingiga. La mantelo estas grenatkolora kaj pli malhela al flugilpintoj, pugo kaj vosto. La masklo havas pli palgrizan kronon, dum la ino havas pli malhelgrizan kronon kun pala gorĝo. La plej konfuzebla alia specio estas la Monta imperia kolombo, Ducula badia, sed tiu specio havas pli palajn subflugilojn.[2] La piedoj kaj la bekobazo estas ruĝaj, dum la bekopinto estas flaveca.[3][4] La okulo estas flava kun ruĝa okulringo.

La specio estas evolucie proksime al la Srilanka palumbo, Columba torringtoni, kaj al la Belkola palumbo, Columba pulchricollis, kiuj formas kladon kiu estas baza ene de la malnovmonda genro Columba.[5][6][7]

La specia epiteto omaĝas al Mountstuart Elphinstone (1779–1859).

Distribuado[redakti | redakti fonton]

La specio estas trovebla ĉefe laŭlonge de la Okcidentaj Ghatoj kaj en la montetoj de Nilgirio.[2] Kvankam trovebla ĉefe en la montetoj, ĝi estas foje videbla en pli malaltaj lokoj ene de la Okcidentaj Gatoj.[8] Kelkaj restintaj populacioj survivas sur altaj lokoj de la duoninsulo kiel en la montetoj Biligiriranga[9] kaj Nandi, proksime de Bengaluro.[10][11]

Poŝtmarko de Barato montrante la Strinukan palumbon.

Kutimaro kaj ekologio[redakti | redakti fonton]

La Strinuka palumbo estas kutime vidata sola, pare aŭ en malgrandaj grupoj, manĝantaj preskaŭ tute en arboj, sed foje descendinta aurgrunden por manĝi faliĝintajn fruktojn. Kvankam manĝas ĉefe fruktojn, ili estis registritaj ankaŭ kaptantaj malgrandaj helikojn kaj aliajn senvertebrulojn.[2] La reprodukta sezono estas Marto ĝis Julio kiam ili konstruas malfortan platformon de bastonetoj sur kiu la ino demetas unusolan blankan ovon kiu estas kutime videbla el sub la nesto.[3] Ili manĝas grandajn fruktojn kaj povas ludi gravan rolon en la disigo de semoj de multaj arbaraj arboj.[12] Fruktoj de la familio Lauraceae estas partikulare preferataj kaj plej el ties manĝo estas kolektita per plukado de eksteraj bastonetoj de la meza kaj supra kanopeo.[13] Ili estis registritaj englutantaj grunderojn kiuj povas havigi mineralajn nutraĵojn aŭ helpi digestadon.[14] Ili ofte faras movojn ene de la arbaro kongrue kun la fruktigaj sezonoj de siaj favorataj arboj. Ties alvoko estas laŭta langureca malalt-frekvenca ululado "hu" sekvita de serio de profundaj notoj "hu-hu-hu".[15]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sykes WH (1832). “Catalogue of Birds of the Rasorial, Grallatorial and Natatorial Orders, observed in the Dukhun”, Proceedings of the Zoological Society of London (Part 2), p. 149–172. 
  2. 2,0 2,1 2,2 (2005) Birds of South Asia: The Ripley Guide. Volume 2. Smithsonian Institution & Lynx Edicions.
  3. 3,0 3,1 Baker, EC Stuart. (1913) Indian pigeons and doves. Witherby and Co., p. 164–167.
  4. Blanford WT. (1898) Fauna of British India. Birds. Volume 4. Taylor and Francis, London.
  5. Goodwin, D. (1959). “Taxonomy of the genus Columba”, Bull. Br. Mus. (Nat. Hist.) Zool. 6, p. 1–23. doi:10.5962/bhl.part.26842. 
  6. Johnston, Richard F (1962). “The taxonomy of pigeons”, Condor 64 (1), p. 69–74. doi:10.2307/1365442. 
  7. (2001) “A molecular phylogeny of the dove genera Streptopelia and Columba”, The Auk 118 (4), p. 874–887. doi:[[doi:10.1642%2F0004-8038%282001%29118%5B0874%3AAMPOTD%5D2.0.CO%3B2|10.1642/0004-8038(2001)118[0874:AMPOTD]2.0.CO;2]]. 
  8. (1974) “The Nilgiri Wood Pigeon, Columba elphinstonii (Sykes) on Salsette Island, Bombay”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 71 (2), p. 304. 
  9. (2006) “Preferential routes of bird dispersal to the Western Ghats in India: An explanation for the avifaunal peculiarities of the Biligirirangan Hills”, Indian Birds 2 (4), p. 114–119. 
  10. Karthikeyan, S. (2000). “Circumstantial evidence of breeding of the Nilgiri wood pigeon Columba elphinstonii (Sykes) at Nandi hills, near Bangalore”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 97 (3), p. 429. 
  11. Subramanya, S. (1994). “Nilgiri Wood Pigeon Columba elphinstonii (Sykes) at Nandi Hills near Bangalore”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 91 (2), p. 319–320. 
  12. (2001) “Dispersal modes of tree species in the wet forests of southern Western Ghats”, Current Science 80 (3), p. 394–399. 
  13. (2010) “Foraging ecology of the globally threatened Nilgiri Wood Pigeon (Columba elphinstonii) in the Western Ghats, India”, Chinese Birds 1 (1), p. 9–21. doi:10.5122/cbirds.2009.0017. 
  14. (2011) “Soil Feeding Behaviour of Globally Threatened Nilgiri Woodpigeon Columba elphinstonii in the Western Ghats, South India”, Podoces 6 (1), p. 92–94. 
  15. (1981) Handbook of the Birds of India and Pakistan. Volume 3, 2‑a eldono, Oxford University Press, p. 132–133.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]