Svetlana Gonĉarova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Svetlana Gonĉarova
Светлана Гончарова
Sveta gonĉarova 2006.jpg
Svetlana aŭtune de la jaro 2006
Personaj informoj
Naskiĝo 11-an de novembro 1981
en Sovetunio Golicino, RSFSR, Sovetunio
Nacieco rusino
Lingvokapablo Esperanto
Esperanto
Denaska esperantisto Jes
v  d  r
Information icon.svg

Svetlana Gonĉarova (ruse Светлана Гончарова; naskiĝis la 11-an de novembro 1981 en Golicino de Moskva provinco) estas rusia denaska esperantistino, loĝanta en la urbo Odincovo (Moskva provinco). Ŝi estas filino de konata moskva esperantistino, aktiva instruisto de Esperanto Irina Gonĉarova kaj aktivisto de sovetia esperantista movado kaj nun senatano de la Esperanta Civito Anatolo Gonĉarov. Kalkulante laŭ la patrina linio, Svetlana estas esperantisto de la kvara generacio.

La 15-an de junio 2006 Svetlana defendis en la Instituto de la Rusa Lingvo Puŝkin magistran disertaĵon pri esperantologia temo gvide de profesoro S. Kuznecov, membro de la Akademio de Esperanto.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]