Svisa Alpisma Klubo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Svisa alpa klubo)
Svisa Alpisma Klubo
emblemo
Alpa asocio
Komenco 1863 vd
Lando(j) Svislando vd
Sidejo Berno
Fondinto(j) Eugène Rambert vd
Membro de Svislanda Olimpika AsocioUnio Internacia de Asocioj de Alpismo • International Council for Ski Mountaineering Competitions vd
Posedatoj Leglerhütte • Chamanna Lischana • Länta-Hütte • Camona da Maighels • Mittelaletschbiwak • Mutthornhütte • Muttseehütte • Mönchsjoch Hut • Bertol Hut • Ramozhütte • Rotondohütte • Salbithütte • Sardonahütte • Schesaplanahütte • Schreckhorn Hut • Seetalhütte • Silvrettahütte • Q2364721Q2432127Q2451814 • Täschhütte • Vermigelhütte • Albert-Heim-Hütte • Almagellerhütte • Cabane de Valsorey • Chamanna d'Es-cha • Monte Leone Hütte • Cabane d'Orny • Saleina Hut • A Neuve Hut • Capanna Piansecco • Fornohütte • Capanna Corno Gries • Coazhütte • Hörnli Hut • Gaulihütte • Spitzmeilenhütte • Weisshorn Hut • Rothornhütte • Dent Blanche Hut • Rottal Hut • Hollandia Hut • Cap. Sasc Furä • Dix Hut • Dossen Hut • Gleckstein Hut • Lauteraar Hut • Mutthorn Hut • Oberaarjoch Hut • Planura Hut • Q15812400Q16064196 • Gspaltenhornhütte • Oberaarjochhütte • Q16887863 • Cabane du Mont-Fort • Cabane de Moiry • Voralphütte • Topalihütte • Bergseehütte • Trifthütte • Silberhornhütte • Guggihütte • Martinsmadhütte • Albignahütte • Q24505208Q26257861Q26821669 • Zwinglipasshütte • Capanna Adula CAS • Chanrion Hut • Grand Mountet Hut • Trient Hut • Capanna Motterascio • Valsorey Hut • Vignettes Hut • Monte Rosa Hut • Tracuit Hut • Britannia Hut • Dom Hut • Weissmieshütte • Tschierva Hut • Konkordia Hut • Badushütte • Balmhornhütte • Baltschieder Hut • Bergli Hut • Q863996 • Solvay Hut • Blüemlisalphütte • Bordierhütte • Boval Hut • Brunnihütte • Cabane Rambert • Cabane du Vélan • Capanna Cadlimo CAS • Calandahütte • Camona da Punteglias • Carschinahütte • Cavardirashütte • Chamanna Jenatsch • Chamonna Tuoi • Chelenalp mountain hut • Claridenhütte • Cristallina Hut • Q1143256 • Dammahütte • Doldenhornhütte • Dossenhütte • Wildhornhütte • Chamonas d'Ela • Etzlihütte • Grialetschhütte • Turtmannhütte • Medelserhütte • Finsteraarhorn Hut • Fridolinshütte • Schmadri hut • Fründenhütte • Grünhornhütte • Oberaletsch mountain hut • Q1637691 • Terrihütte • Windegghütte • Keschhütte • Planurahütte • Rugghubel • Mittellegi Hut • Q1790647Q147500 • Schönbiel Hut vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo asocio (Svislando)
vdr

La Svisa Alpisma Klubo (mallongigoj: SAC kaj CAS, germane Schweizer Alpen-Club, france Club Alpin Suisse kaj itale Club Alpino Svizzero) estas unuiĝo de asocioj por montogrimpado en Svislando. Ĝi estis fondita en la jaro 1863 en la stacidoma restoracio Olten kaj la nuna centra oficejo situas en Berno. Alpaj asocioj estas unuiĝoj plej diversspecaj, kies hodiaŭa celo estas antaŭ ĉio subteni montogrimpadon, montaran migradon kaj la mediprotekton. La lokaj aŭ regionaj asocioj de montogrimpado, kiuj precipe rilatas al la Alpoj, nomiĝas plej ofte alpoklubo, alpa asociomontara asocio. Origine la landa unuiĝo kaj la lokaj asocioj havis kiel precipajn taskojn la sciencan esploradon de la Alpoj kaj la turisman evoluadon per la konstruado de alpaj kabanoj kaj montaraj vojoj.

Damma-Kabano unu el multnombraj montarkabanoj de SAC
Damma-Kabano unu el multnombraj montarkabanoj de SAC

Aktivecoj[redakti | redakti fonton]

La Svisa Alpisma Klubo estas samtempe sportasocio kaj ankaŭ asocio por la plej diversaj aktivecoj en rilato kun alpismo:

  • alpisma edukado en ĉiuj kampoj de la montara sporto;
  • konstruo, vartado kaj flegado de la Alpismo-Klubo-Kabanoj;
  • alpismaj montgrimpadoj (unupaj turoj kaj grupaj eventoj);
  • sportgrimpadoj (unuopaj turoj, gurpaj eventoj kaj konkursoj);
  • skituroj (unuopaj turoj, grupaj eventoj kaj konkursoj);
  • migradoj;
  • edukado por la eventgvidado kaj montarsporto (precipe en la junularaj organizaĵoj);
  • alpisma savado (Alpisma Savado Svislando):
  • protektado de la montara medio (mediprotektado, floro kaj faŭno);
  • eldonado de publikaĵoj.

Montaraj kabanoj[redakti | redakti fonton]

Precipe ŝatataj inter montaraj migrantoj estas la montaraj kabanoj de Svisa Alpisma Klubo. La migrantoj povas trovi protekton en la kabanoj en kazo de fivetero aŭ dum plurtagaj montarmigradoj kaj eblas ankaŭ pasigi semajnfinon en tiaj kabanoj. La kabanoj estas tre simple ekipitaj, sed situas kutime en belagaj lokoj ofertante mirindan panoramon.

Membroj[redakti | redakti fonton]

La Svisa Alpisma Klubo havas proksimume 111 000 membrojn, kiuj estas organizitaj en 111 sekcioj, kiuj estas memstaraj asocioj. La sekcioj konstruas kaj funkciigas la kabanojn, organizas turojn kaj kursojn por siaj membroj kaj sendas delegitojn al la delegita asembleo, kiu elektas la centan komitaton kaj kontrolas la centran oficejon.

La junaj membroj de Svisa Alpisma Klubo inter 10 kaj 20 jaroj estas atentataj de la Junularaj Organizaĵoj de Svisa Alpisma Klubo (mallonge JO). Ili organizas ferisemajnojn, tendarojn kaj semajnfinajn turojn en Svislando kaj ankaŭ en proksima eksterlando.

Mebreco aŭ kunlaboro kun aliaj asocioj[redakti | redakti fonton]

La Svisa Alpisma Klubo fondis kune kun la Svisa Sav-Flug-Gvardio la fondaĵon Alpisma Savado Svislando. Alpisma Savado Svislando respondecas por la savo de personoj en la svisaj montoj kaj vartas en la Alpoj kaj en Ĵuraso 98 savstaciojn kun 3000 montarsavantoj kaj 80 savspecialist-helikopteroj.

SAC estas membro de la Internacia Alpoprotekto-Komisio KIPRA.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]