Szentendre

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Szentendre (sentendre) estas urbo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono de Szentendre, kies centro ĝi estas. La loknomo signifas: Sankta Andreo.

Szentendre

Bazaj informoj

Szentendre situas en dekstra bordo de Danubo. Dum la reĝlando la komunumo estis konsilantrajta urbo.

Szentendre estas malnova, vere pitoreska historia urbeto en Hungario. Kun romantikaj stratoj kaj placoj – pro tio paradizo de pentristoj kaj aliaj artistoj – prezentas ankaŭ rigardindajn preĝejojn, kaj malnovan romkatolikan el la 13-a jarcento kaj serbortodoksajn i.a. kun admirinda ikonostazo. Plurcentoj da serbaj familioj rifuĝintaj antaŭ la turka regado ekloĝis ĉi tie en 1690 kaj fondis tre viglan ekonomian kaj kulturan centron por si, kies ĉarmaj karakterizaj trajtoj daŭre videblas. La Muzeo de la Serba Eklezio montras grandan trezoron de la ortodoksa eklezia arto, dum la publikon amase altiras famaj riĉaĵoj de la ceramika muzeo de Kovács Margit, de la galerioj de Ferenczy, Czóbel, Barcsay, Varga, elstaraj modernaj pentristoj, same la Parkmuzeo de Skulptaĵoj.

Interesa vidindaĵo ĝojigas tiun, kiu grimpas al Preĝeja monteto (Templom domb) sur la kruta, kurba vojeto, oni povas vidi, ke la tutaĵo de la ŝajne ne orde konstruita urbeto montras pitoreskan, ĉarman harmonion.

En la ekstera parto de la urbo estas trovebla la konstante riĉigata Subĉiela Etnografia Muzeo.

Pliaj vidindaĵoj

Aliflanke de Danubo situas la 22 km longa insulo Szentendre-insulo (Szentendrei-sziget), sur kiu troviĝas vilaĝoj kaj tre ŝatataj ripozejoj, kampadejoj. Ofta ŝiptrafiko ligas ilin precipe al la ĉefurba loĝantaro. Sed ripozejoj abunde troviĝas ankaŭ sur la Danub-flanko, norde de Szentendre: Leányfalu estas vilaĝo, kies deklivoj donas lokon al multaj ripozhoteloj kaj aro de vilaoj. Mediteranea klimato ĉe la orientaj deklivoj de la Piliŝ-montaro ebligas veran ĝardenkulturon kaj frukto-kultivadon. Varmakva strandbanejo allogas apud la ŝoseo, kaj ne nur dum varmaj tagoj.

Ĉe Tahi-Tótfalu ponto arkas super la rivero al la insula parto de la vilaĝo. Kaj tie, kaj en la sekva vilaĝo, Dunabogdány, ripozhoteloj kaj vilaoj dense troviĝas kaj ĉe la riverbordo, kaj sur la mildaj deklivoj. La abrupta vidaĵo de granda ŝtonminejo, kiu kvazaŭ malaperigas tutan monteton (Csűdi), aspektas eble iom fremde; la pavimoj de Budapeŝto originas el tiu ĉi surfaca minejo.

Famuloj

Vidu ankaŭ