Szentkirályszabadja
Aspekto
Szentkirályszabadja | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 8225 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 023 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 90 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 3′ N, 17° 58′ O (mapo)47.05723055555617.971011111111Koordinatoj: 47° 3′ N, 17° 58′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 22,39 km² (2 239 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Szentkirályszabadja [+] | |||
Szentkirályszabadja [sentkirAjsabadja] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en Distrikto Veszprém. Szentkirály signifas: sankta reĝo.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 22 km²
- Loĝantaro: 2120
- Poŝtkodo: 8225
- Telefonprefikso: 88
Situo
[redakti | redakti fonton]Szentkirályszabadja situas laŭ traira flankovojo inter Veszprém (urbo) kaj Balatonalmádi, kiuj troviĝas po 5 km-ojn for.
Historio
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo estis loĝata jam dum la neolitiko kaj bronzepoko. Antaŭ la hungaroj romianoj loĝis tie. La unua mencio devenis el 1082 en formo Libera villa S. Regis. Dum la 2-a mondmilito la germanoj konstruis militan flughavenon, kie laboris poeto Miklós Radnóti. Nun helikopteroj uzas la flughavenon.
Vilaĝservo estas lernejo.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Szentkirályszabadja naskiĝis kalvinana episkopo Gábor Antal.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- memormuzeo pri Radnóti
- kastelo de Tallián, nun lernejo
- katolika Preĝejo Stefano la 1-a (Szentkirályszabadja)
- kalvinana preĝejo
- puto, kie onidire trinkis ĉevalo de Stefano la 1-a (Hungario)
Komunumoj pri Stefano la 1-a (Hungario) en Hungara reĝlando
[redakti | redakti fonton]Ili manifestis kunlaboradon en 1997 en Szentkirályszabadja.