Departemento Szilágy
Szilágy (silAdj) - plene hungare Szilágy vármegye, germane Komitat Szilágy aŭ Komitat Zillenmarkt - estis historia reĝa departemento en la orienta parto de la Hungara reĝlando kadre de la habsburga imperio Aŭstrio-Hungario, en okcidenta Transilvanio. Ĝi ekzistis ekde la jaroj 1876 (antaŭe la teritorio apartenis al la departemento Közép-Szolnok), kaj post 1919 daŭriĝis kiel distrikto Sălaj (hungare Szilágy megye).
Demografio
[redakti | redakti fonton]Laŭ la censo de 1880
- 62596 (35,9%) hungaroj
- 919 (0,5%) germanoj
- 2198 (1,3%) slovakoj
- 106281 (61,0%) rumanoj
- 2336 (1,3%) ceteraj.
Laŭ la censo de 1910
- 136 087 (59,1%) rumanoj
- 87 312 (37,9%) hungaroj
- 3 727 (1,6%) slovakoj
- 816 (0,4%) germanoj
- 3 014 (1,3%) ceteraj.
Administracio
[redakti | redakti fonton]Estis 6 distriktoj, ties nomoj kaj departementejoj samas:
- Kraszna
- Szilágycseh
- Szilágysomlyó, samtempe konsilantrajta urbo
- Tasnád
- Zilah, samtempe departementejo kaj konsilantrajta urbo
- Zsibó
La departemento estis plejparte montara. Grava rivero estas Crasna (rivero), kie troviĝas ankaŭ ebenaĵo.
Dum la turka erao ĝi apartenis al Princlando Transilvanio sub aŭspicio de Turkio. Dum liberecbatalo de Rákóczi ĝi apartenis al Rákóczi. La departemento en tiu formo naskiĝis en 1876. En 1919 la rumana armeo okupis interalie la departementon, ekde 1920 apartenas al Rumanio, kies departementa sistemo estas tute alia. Dume inter 1940-1944 laŭ Dua Packontrakto de Vieno parto revenis al Hungario.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Censo de Hungario en 1880 (hungare)
- Censo de la Aŭstra-Hungara Monarĥio en 1910 (hungare, angle kaj germane) Arkivigite je 2014-10-06 per la retarkivo Wayback Machine
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
|