Sébastien Denux
Etoso
Sébastien Denux | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de novembro 1989 (34-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • franca |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Sébastien DENUX [sebastje deni], nomata Sebĉjo (naskiĝis la 21-an de novembro 1989) estas franca esperantisto vivanta en Tuluzo. Ekde oktobro de 2010 li estas komitatano de la tiea Esperanto-Kultur-Centro.[1]
La 23-an de majo 2011 la estraro de TEJO komunikis lian elekton kiel nova TEJO-volontulo. La 15-an de aŭgusto 2011[2] li en Roterdamo transprenis la postenon de la ĝistiama volontulino Manuela Ronco[3].
Sébastien Denux estas ankaŭ delegito pri urboplanado kaj arkitekturo de la Ministerio de Internaj Aferoj en la ŝerca projekto de Kastela Respubliko[4].
Fontindikoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Antaŭe: | Volontulo de TEJO | Poste: | |
---|---|---|---|
Manuela Ronco | 15-a de aŭgusto 2011 — februaro 2012 | Natalia Antolak |