Taŭfik al-Hakim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Taŭfik al-Hakim
Persona informo
Naskiĝo 9-an de oktobro 1898 (1898-10-09)
en Aleksandrio
Morto 26-an de julio 1987 (1987-07-26) (88-jaraĝa)
en Kairo
Religio islamo vd
Lingvoj araba vd
Ŝtataneco Egiptio vd
Profesio
Okupo verkistoĵurnalistodramaturgo • romanisto • scenaristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Taŭfik al-Hakim, literumita ankaŭ Tawfiq al-HakimTawfik el-Hakim (en araba: توفيق الحكيم‎, latinigite: Tawfīq al-Ḥakīm; 9a de Oktobro 9, 1898 – 26a de Julio, 1987) estis elstara verkisto kaj viziisto de Egiptio. Li estas unu el la pioniroj de la arablingva romano kaj teatro.

Post studi en Kairo, li translokiĝis al Parizo, kie li gradiĝis en juro kaj ekpreparis doktorigan disertacion en la Sorbono. Tamen, lia intereso turniĝis iom post iom al la teatro kaj opero de Parizo; post tri jaroj en Parizo, li abandonis siajn studojn kaj revenis al Egiptio en 1928, plena de ideoj por transformi la egiptan teatron.

Dum la Dua Mondmilito, al-Hakim publikigis multajn artikolojn kontraŭ Naziismo kaj Faŝismo.[1] La artikoloj portretis Hitler kiel demono kies venko estus heraldo de la fino de la homa civilizo, alportante anstataŭe "revenon al barbareco... tribeco, kaj besteco".[1]

Naguib Mahfouz kaj Taŭfik al-Hakim en 1982.

La publikigo kaj ludado de lia teatraĵo, Ahl al-Kahf (La kavernuloj, 1933), estis grava okazaĵo en la egipta teatro. La historio de 'la kavernuloj' estas en la dek oka surao de la Korano same kiel en aliaj fontoj. Temas pri la rakonto de la sep dormuloj de Efeso, kiuj por fuĝi el la romia persekutado de kristanoj, rifuĝiĝas en kaverno. Ili dormas dum tri cent jaroj, kaj vekiĝas en tute alia diferenca epoko.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Israel Gershoni (2008). "Demon and Infidel". En Francis Nicosia & Boğaç Ergene (eld.). Nazism, the Holocaust and the Middle East. Berghan Books. pp. 82–85.