Fluganta vaporanaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tachyeres patachonicus)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Fluganta vaporanaso
Fluganta vaporanaso
Fluganta vaporanaso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Tachyeres
Specio: T. patachonicus
Tachyeres patachonicus
(King, 1831)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Fluganta vaporanaso, Tachyeres patachonicus, aŭ laŭ la scienca nomo ankaŭ Patagonia vaporanaso, estas birdospecio de la grupo de la Vaporanasoj. Ĝi estas la plej disvastigata el tiu grupo kaj estas specio de loĝantaj birdoj en suda duono de Ĉilio kaj Argentino, Fuegio kaj Falklandoj, kie loĝas simpatrie kun la Falklanda vaporanaso, pro kio certe temas pri aparta specio. Ties plumaro estas tre simila al tiu de la aliaj vaporanasoj. Ĝi estas la ununura vaporanaso kiu povas flugi, kaj la ununura kiu loĝas en internaj fluantakvaj akvejoj, sed ankaŭ ĉe marbordoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Fluganta vaporanaso

Ĝi estas granda anaso 65 al 71 cm longa. La maskloj pezas el 2,8 al 3,1 kg, la inoj el 2,4 al 2,8 kg. Ĉar ĝi flugas, malkiel la samgenranoj, ĝi estas pli svelta kaj de pli grandaj kaj longaj flugiloj. Estas ĝenerale birdo grizeca supre (inklude la bruston) kaj blanka sube. La brusto kaj dorso estas tre blanke makuleca. En flugiloj la duarangaj formas tre markatan blankan areon kontraste kun la resto de la malhelgrizaj flugiloj. La kruroj estas oranĝecflavaj.

Temas pri specio kun ioma seksa duformismo. La beko estas oranĝecflava ĉe la masklo kaj oliveca kun flava bazo ĉe la ino. La masklo estas ĝenerale pli griza, sed estas pli hela en kapo kaj kolo. La ino havas pli malhelan kapon. Ambaŭ seksoj havas blankajn okulringon kaj postokulan strion, sed ĉe la ino ĉefe rimarkindas la ringo dum ĉe la masklo ĉefe la strio. La ino montras iomajn ruĝecajn nuancojn.

Oni ne konas subspeciojn.[1]

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Ĝi loĝas ĉemarbordoj, sed ankaŭ en fluantakvaj lagetoj kaj riveroj. Ĝi loĝas el marnivelo al 1.200 metroj de altitudo. Ili manĝas moluskojn kaj krustulojn. La populacio de tiu specio estas ĉirkaŭkalkulata je 11.000 al 26.000 individuoj.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Ili konstruas sian neston surgrunde inter herbo kaj alia vegetaĵaro. La ino demetas 5 al 9 ovojn. La kovado dauras 30 al 40 tagojn kaj estas farata de la ino, dum la masklo restas proksime dum tiu periodo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.zoonomen.net/avtax/frame.html Birds of the World -- current valid scientific avian names. Konsultita la 20an de aprilo, 2009, Zoonomen, angle.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Josep del Hoyo, Andrew Elliot, Jordi Sargatal: Handbook of the birds of the world- Volume 1, Ostrich to Ducks. - Lynx Edicions, Barcelona, 1992. ISBN 84-87334-10-5
  • Martin R. de la Pena, Maurice Rumboll, Gustavo Carrizo, Aldo A. Chiappe, Jorge R. Mata: Birds of Southern South America and Antarctica. - Princeton University Press, 1998. ISBN 0-691-09035-1
  • Hadoram Shirihai: A Complete Guide to Antarctic Wildlife - The Birds and Marine Mammals of the Antarctic Continent and Southern Ocean, Alula Press, Degerby 2002, ISBN 951-98947-0-5
  • Robin kaj Anne Woods: Atlas of Breeding Birds of the Falkland Islands, Anthony Nelson, Shorpshire 1997, ISBN 0-904614-60-3