Saltu al enhavo

Takzanovskia tinamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Taĉanovskia tinamo
Ilustraĵo de Joseph Smit, (1874)
Ilustraĵo de Joseph Smit, (1874)
Biologia klasado
Regno: Animalia - animaloj
Filumo: Chordata - ĥorduloj
Klaso: Aves - birdoj
Ordo: Tinamiformes - tinamoformaj
Familio: Tinamidae - tinamedoj
Genro: Nothoprocta
Specio: N. taczanowskii - taĉanovskia tinamo
Nothoprocta taczanowskii
Sclater, PL; Salvin, O, 1875
Konserva statuso
Natura arealo

 Ĉiujare ĉeestanta
Natura arealo
  •  Ĉiujare ĉeestanta
  • Natura arealo
  •  Ĉiujare ĉeestanta
  • Subspecioj

    Unutipa

    Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    La Takzanovskia tinamo[mankas fonto]taĉanovskia tinamo[1] (latine Nothoprocta taczanowskii) estas birdospecio el la familio de Tinamedoj, nome surgrunda birdo troviĝanta en orientaj Andoj en Peruo, kaj pli precize en regionoj Junino, Kusko, Apurimako, Ajakuĉo, kaj Punio[2].

    Taksonomio

    [redakti | redakti fonton]

    Laŭ AviList[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por tiu specio, kaj ties Esperantaj nomoj[1]:

    La taĉanovskia tinamo estas monotipa specio[2].

    Ĉiuj tinamoj estas el la familio tinamedoj, kaj en pli granda skemo estas ankaŭ paleognatoj. Malkiel la tre konataj neflugaj birdoj el paleognatoj kiaj la struto, la emuo kaj aliaj, la tinamoj povas flugi, kvankam ĝenerale ili ne estas fortaj flugantoj. Ĉiuj strutoformaj evoluis el prahistoriaj flugantaj birdoj, kaj la tinamoformaj estas la plej proksimaj vivantaj parencoj de tiuj birdoj[4].

    Etimologio

    [redakti | redakti fonton]

    Nothoprocta derivas el du grekaj vortoj, nothos signifanta falsa, kaj prōktos signifanta malantaŭo aŭ vosto. Tiu kombino de vortoj probable rilatas al la fakto ke la vosto estas malgranda kaj kovrita per korpaj plumoj, kaj tiele ŝajnas falsa[5].
    La scienca specia epiteto taczanowskii estas la latiniga formo de la familinomo de la pola zoologo Władysław Taczanowski (elparolata en la pola "Taĉanovski"), kreita por rememori lin[5].

    La taĉanovskia tinamo estas malhela, kaj fajne markita tinamo. Ties kapo kaj kolo estas grizaj kun nigrecaj krono kaj vizaĝaj markoj kun palgrizeca sablokolora gorĝo. Ties supraj partoj estas malhelaj kun fajnaj sablokoloraj strioj kaj nerimarkinda bruna strieco kun nigra kaj sablokolora makuleco en flugilkovriloj. Ĝi havas flavecajn flugoplumojn, striece nigrecajn. Ties brusto estas griza, kun sablokoloraj punktoj borde je nigra. La resto de subaj partoj estas sablokolora, strieca malhele; kaj estas longa, nigreca, kurbeca beko. La junuloj estas ĝenerale pli markataj en bruna koloro. La averaĝa grando de tiu tinamo estas 36 cm.[6]

    Tiu specio havas laŭtan, ridecan kuj-kujan voĉon kaze de ĝenado.[6] Ili kutime manĝas rikoltojn, ĉefe terpomojn. Oni kolektis ovojn kaj idojn en aprilo kaj majo kaj oktobro.[6] La masklo kovas la ovojn kaj idozorgadas. La nesto estas situanta surgrunde.[4]

    Teritorio

    [redakti | redakti fonton]

    La taĉanovskia tinamo troviĝantas en orientaj Andoj, aŭ pli precize, (Cordillera Oriental) en Peruo, el Junino al Punio[2]. En Peruo, estis registroj el kelkaj lokoj de Apurimako, Kusko kaj Punio, sed ĝi ne estis ankoraŭ registrita en Ĉinĉeros en la areo de la valo Pampa de Huankaveliko, nordokcidenta Apurimako, ekde 1970. La montaro Cordillera de Huanzo, suda Apurimako, produktis nur unu specimenon (kolektita en 1977) kaj tiujn el norda Karabajo, Punio, estis prenitaj en 1871. Ĝi estis registrita el Marainijoko, Junino, sed probable ne estis enketoj ekde la lastaj registroj en 1939. La specio estis registrita la unuan fojon en Bolivio en 1999, kiam oni kolektis unu masklon kaj tri al kvar junuloj estis observitaj en Apolobambo, La-Pazio.[7]

    La taĉanovskia tinamo loĝas en altaltitudaj herbejoj kaj arbustaroj je altitudo de 2,700 al 4,000 m. Ĝi povas troviĝi ankaŭ ĉe paŝtejoj kaj plugebla tero.[6]

    Konservado

    [redakti | redakti fonton]

    La taĉanovskia tinamo estas nune listita kiel Vundebla fare de la IUCN.[7] Ties survivado estas minacata pro degradado de ties habitatoj kaŭzita de homa agado, kia ofta bruligado de herbejoj, kaj hakado, bruligado kaj troa paŝtado en altaltitudaj arbaretoj kaj arbustaraj makuloj. La specio estas ankaŭ ĉasata de homoj por manĝo.[6]

    Estis enketoj pri ties altaltitudaj habitatoj, kaj oni proponis planojn por ties konservado kiaj regulado de la uzado de fajro, reenmeto de malnovaj remodiĝintaj agrikulturaj teknikoj, limigo al troa paŝtado, faciligo al nedamaĝa ekoturismo kaj asocia komerco por generi enspezojn por lokanoj, kuraĝigi lokanojn por estri ter-uzan administradon kaj restaŭrajn skemojn. Oni proponis ankaŭ socialajn kaj politikajn reformojn por eviti ter-posedajn konfliktojn, kaj kuraĝigi elteneblan uzadon larĝ-skale. La specio estis protektita en Ampajo, kaj en Bolivia Apolobambo[6].

    Estas malpli ol 10 000 plenkreskuloj restintaj en loĝa teritorio de 16 700 km².[6]

    Referencoj

    [redakti | redakti fonton]
    1. 1 2 Ornitologia taksonomio.
    2. 1 2 3 Clements, J. (2007).
    3. AviList v2025, konsultita la 16-an de jan. 2026.
    4. 1 2 Davies, S. J. J. F. (2003).
    5. 1 2 Gotch, A. F. (1995).
    6. 1 2 3 4 5 6 7 BirdLife International (2008)(a).
    7. 1 2 BirdLife International (2012). Nothoprocta taczanowskii. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 16a Julio 2012.

    Literaturo

    [redakti | redakti fonton]
    • BirdLife International (2008(a)). "Taczanowski's Tinamou - BirdLife Species Factsheet". Data Zone. Konsultita 09 Feb 2009.
    • Brands, Sheila (Aug 14 2008). "Systema Naturae 2000 / Classification, Genus Nothoprocta". Project: The Taxonomicon. Konsultita Feb 11 2009.
    • Clements, James (2007). The Clements Checklist of the Birds of the World (6 ed.). Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
    • Davies, S.J.J.F. (2003). "Tinamous". In Hutchins, Michael. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 57–59. ISBN 0-7876-5784-0.
    • Gotch, A. F. (1995) [1979]. "Tinamous". Latin Names Explained. A Guide to the Scientific Classifications of Reptiles, Birds & Mammals. New York, NY: Facts on File. p. 183. ISBN 0-8160-3377-3.