Talasarkoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Talasarkoj
Singarda albatroso  (Thalassarche cauta)
Singarda albatroso (Thalassarche cauta)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Diomedeedoj Diomedeidae
Genro: Thalassarche
{{{specioj de subdivizio}}}

Thalassarche chlororhynchos
Flavbeka albatroso
Thalassarche carteri
Hindoceana albatroso
Thalassarche bulleri
Bulera albatroso
Thalassarche cauta
Singarda albatroso
Thalassarche steadi
Blankakrona albatroso
Thalassarche eremita
Ĉathama albatroso
Thalassarche salvini
Salvina albatroso
Thalassarche impavida
Kampbela albatroso
Thalassarche chrysostoma
Grizkapa albatroso
Thalassarche melanophrys
Nigrabrova albatroso

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Talasarkoj estas grupo de mezgrandaj albatrosoj kiuj formas la genron Thalassarche. Ili estas limigitaj al la Suda Hemisfero, kie ili estas la plej komunaj el la albatrosoj. Ili estis dumlonge konsiderataj en la sama genro kiel la grandaj albatrosoj, Diomedea, sed studo de ties mitokondria DNA montris, ke ili estas monofiletika taksono rilata al la Malhelaj albatrosoj, kaj ili estis lokitaj en sia propra genro.[1]

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo Thalassarche derivas el la grekaj vortoj thalassa” kaj “archearĥe, kiuj signifas respektive maro kaj ĉefo aŭ “plej grava”, do plej gravaj en la maro.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Talasarkoj estas tipo de albatrosoj kiuj apartenas al la familio de Diomedeedoj kaj al la ordo de Procelarioformaj, kun pufinoj, fulmaroj, ŝtormopetreloj, kaj merĝopetreloj. Ili kunhavas iajn identigajn karakterojn. Unue, ili havas nazajn trapasejojn kiuj ligiĝas al la supra beko nome narikornoj[2], kvankam la naztruoj ĉe albatrosoj estas en la flankoj de la beko. La bekoj de Procelarioformaj estas unikaj ankaŭ en tio ke ili disiĝas en inter 7 kaj 9 kornecaj platoj. Fine, ili produktas stomakoleon faritan el vaksoesteroj kaj trigliceridoj kiu estas stokita en la proventrikulo. Tio estas uzata kontraŭ predantoj sane kiel energiriĉa manĝofonto kaj por idoj kaj por plenkreskuloj dum ties longaj flugoj.[3]

Ili havas ankaŭ salglandon situanta super la naza trapasejo kiu helpas sensaligi ties korpojn, pro la alta kvanto de oceana akvo kiun ili englutas. Ĝi elpelas altan salan solvaĵon el sia nazo.[4]

La specio el fosilioj nome Thalassarche thyridata konata el krania fragmento el fina Mioceno de Viktorio (Aŭstralio) montras, ke la genro jam estis diverĝinta el la Malhelaj albatrosoj antaŭ 10 milionoj da jaroj.[1]

Specioj[redakti | redakti fonton]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Talasarkoj havas unu el plej grandaj grandoj inter ĉiuj albatrosoj, ĉar ties enverguroj estas 180 al 256 cm.[5] Talasarkoj havas plumaron simialn al tiu de mevoj, kun malhelaj nigrecaj dorsoj kaj vostoj kaj pli helaj kapoj, subflugiloj kaj ventroj. La kapoj de kelkaj specioj estas ofte iomete pli malhelgrizaj, aŭ havas malhelon ĉirkaŭokule. Ili ĉiuj havas kolorajn rozkolorajn karnecajn striojn el la buŝo al la orelo kiu montriĝas dum memmontradoj. Ili havas distingajn bekostrukturojn kaj kolorojn kiuj faras ilin pli facile identigeblaj ol aliaj albatrosoj.[5] La bekoj de Talasarkoj estas ĉu brilkolore oranĝaj aŭ flavaj, aŭ malhelaj kun kelkaj brilflavaj linioj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Nunn, Gary B.; Cooper, John; Jouventin, Pierre; Robertson, Chris J. R. & Robertson Graham G. (1996). “Evolutionary relationships among extant albatrosses (Procellariiformes: Diomedeidae) established from complete cytochrome-b gene sequences”, Auk 113 (4), p. 784–801. doi:10.2307/4088857. 
  2. Sibley D. A. (2001)
  3. Double, M. C. (2003)
  4. EHRLICH, Paul R.. (1988) The Birders Handbook. New York, NY: Simon & Schuster, p. 29–31. ISBN 0-671-65989-8.
  5. 5,0 5,1 Robertson, C. J. R. (2003). "Albatrosses (Diomedeidae)". In Hutchins, Michael; Jackson, Jerome A.; Bock, Walter J. et al. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins. Joseph E. Trumpey, Chief Scientific Illustrator (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. p. 114. ISBN 0-7876-5784-0.

Plia legado[redakti | redakti fonton]