Taliuma (III) klorido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Taliumika muriato
Kemia formulo
TlCl3
Taliuma (III) klorido
Plata kemia strukturo de la
Taliumika klorido
Taliuma (III) klorido
Tridimensia kemia strukturo de la Taliumika klorido
Kristala strukturo de la taliumika klorido.
Alternativa(j) nomo(j)
  • Trikloro-taliumo
  • Triklorido de taliumo
  • Taliumika triklorido
CAS-numero-kodo 13453-32-2
ChemSpider kodo 2341253
PubChem-kodo 83482
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora aŭ flaveca, lumsensiva kaj ne-higroskopa ortoromba kristalo
Molmaso 310,73g mol−1
Denseco 4,7 g/cm−3
Fandpunkto 37°C [1]
Bolpunkto 177°C
Ekflama temperaturo Ne brulema
Solvebleco Akvo:862 g/L[2]
Solvebla en en pluraj organikaj solvaĵoj tia kia dumetilsulfoksido, kaj nesolvebla en acetono, piridino, benzeno kaj nitrobenzeno.
Mortiga dozo (LD50) >2000 mg/kg (buŝe)
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo Piktogramo
05 – Koroda substanco 08 – Risko al sano
09 – Noca por vivmedio
[3]
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H300, H330, H373, H411
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P260, P264, P270, P271, P273, P284, P301+316, P304+340, P316, P319, P320, P321, P330, P391, P403+233, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Taliuma (III) kloridotrikloro-taliumo estas neorganika kombinaĵo apartenanta al la familio de la kloridoj, rezultanta el interagado de la taliuma (III) hidroksido kaj klorida acido. Taliuma (III) klorido estas solvebla en akvo, iomete solvebla en dumetilsulfoksido, kaj nesolvebla en acetono, piridino, benzeno kaj nitrobenzeno. Taliuma (III) klorido prezentas tri klorajn jonojn ligitajn al taliumatomo. Ĝi konsistas je 1 taliumatomo, 3 kloratomoj, kaj uzatas en kemiaj sintezoj.

La komerce disponebla materialo estas la blanka tetrahidrato, kiu estas la formo akirita per vaporiĝo de akvaj solvaĵoj de taliuma (III) klorido. Pri parta senhidratigo en vakua elsekigilo ĉe media temperaturo, ĝi formas likvaĵon kiu iĝas kovrita per krusto, malhelpante pluan perdon de akvo. Fine oni akiras monohidraton. Malgraŭ raporto, ke daŭra senhidratiĝo neeviteble rezultigas perdon de kloro, ekzistas tri raportoj pri la preparado de anhidra taliuma (III) klorido, kun kontentiga analizo, pri longedaŭra elsekiĝo. Alternative, estas postulite ke la hidrato povas konvertiĝi al la anhidra salo per traktado kun tionila klorido aŭ karbonila klorido.

Reakcioj[redakti | redakti fonton]

Reakcio 1[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de taliuma (III) klorido per traktado de taliuma (III) hidroksido kun klorida acido

taliuma (III) hidroksido+klorida acido taliuma (III) klorido + akvo

Reakcio 2[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de taliuma (III) klorido per traktado de klorida acido kun taliuma (III) karbonato:

taliuma (III) karbonato+6klorida acido 2taliuma (III) klorido +3 akvo+3karbona duoksido

Reakcio 3[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de taliuma (III) klorido per traktado de baria klorido kun taliuma (III) sulfato:

taliuma (III) sulfato + baria klorido 3taliuma (III) klorido + baria sulfato

Reakcio 4[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de taliuma (III) klorido per traktado de kloro kun taliumo:

2taliumo + 3kloro 3taliuma (III) klorido

Reakcio 5[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de taliuma (III) klorido per traktado de klorida acido kun taliumo:

2taliumo +6klorida acido 2taliuma (III) klorido +3 hidrogeno

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]