Talivaldo Indra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Talivalds INDRA, esperantigite Talivaldo INDRA, (naskiĝis la 14-an de septembro 1894 en Live apud Rigo, mortis dum la dua mondmilito) estis latva diplomita komercisto kaj Esperanto-aktivulo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Indra finstudis en la ekonomia fakultato de Latva Universitato en Rigo kaj akiris la titolon de "cand. rer. merc.". Li unue laboris kiel doganeksperto, en 1933 kiel instruisto en komercaj lernejoj. Indra estis vegetarano kaj abstinenculo. Post la soveta okupado de Latvio dum la dua mondmilito li estis deportita kaj mortis je nekonata dato.

Esperanta agado[redakti | redakti fonton]

Indra fariĝis esperantisto en 1914. Li estis estrarano de Moskva Esperanto-Societo 1915-1920 kaj instruisto ĉe Moskva Instituto de Esperanto. Post la sendependiĝo de Latvio li en 1921 organizis la movadon en Rigo; estrarano de Latva Esperanto-Societo 1921-24, 1928-1932, okfoje ĝia prezidanto. UEA-delegito en Rigo de 1922, ĉefdelegito de UEA de 1925. Indra estis prezidanto de 1-a Baltlanda Esperanto-Kongreso en Rigo en 1930. Latva sekretario de Internacia Cseh-Instituto de 1930.

Tradukis latven Ĉefeĉ-ŝlosilon, 1928. Kompilis la unuan pli ampleksan vortaron latvan-esperantan "Ileva", Riga 1932. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 1928: Esperanto atslēga [Ŝlosilo de Esperanto]. Rīga: A. Krauze, [1928]. [2], 10, [24] p. - 2a eld. 1932.
  • 1932: Latvju-Esperanto Vārdnīca - Latva-Esperanta Vortaro “Ileva”. Rīga: Talivalds Indra, 1932. 96 p.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.