Tamás Széles
Aspekto
Tamás Széles | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de marto 1973 (51-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1995) |
Okupo | |
Okupo | aktoro dublaktoro |
Tamás Széles [tamAŝ sEleŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Széles Tamás estas hungara aktoro, voĉoaktoro, episkopo.
Tamás Széles[1] naskiĝis la 26-an de marto 1973 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Tamás Széles akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1995. Liaj plej gravaj instruistoj estis István Horvai kaj Dezső Kapás. Li apartenis al Gaja Teatro (1994-1996), Nacia Teatro (Budapeŝto) (1996-1999), Teatro Radnóti (1999-2002), poste li estas sendependa aktoro ne havanta teatran statuson, sed rolojn. En 2004 li eklernis teologion, poste li estis pastro de Prakatolika Eklezio jardekon. En 2014 li episkopiĝis.
Liaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- Makbeto - Malcolm
- Romeo kaj Julieta - vira titolrolo
- La komedio de eraroj - Antipholus el Sirakuzo
- Anton Ĉeĥov: La mevo - Trepljov
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - Ádám (unu el la ĉefroloj)
- Mihály Eisemann-István Zágon: Fekete Péter - titolrolo
- Béla Zerkovitz: Csókos asszony – Ede Ibolya
- Ferenc Molnár: Delila – Berényi
- László Németh: Széchenyi - titolrolo
Liaj kinaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Sztracsatella (1996) - policano
- Állítsátok meg Terézanyut! (2004) - Balfácán
- Szabadulás (mallonga filmo, 2016) - kuracisto
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Ben Affleck, Gary Oldman, Mark Wahlberg[2]
Liaj televidaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Istennél a kegyelem (1998)
- Ötvenéves találkozó (2002) - András Szécsy
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2021-10-21 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto