Teknika Universitato en Brno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Teĥnika altlernejo (Brno))

Teknika Universitato en Brno, ĉeĥe Vysoké učení technické v Brně (laŭvorte: Alta Edukejo Teknika, mallongigo VUT) estas lernejo de universitata tipo fokusita al teknikaj, ekonomiaj, prinaturaj kaj artaj sciencoj. Ĝi estas la plej malnova universitato en Brno. Nuntempe ĝi ofertas studojn ĉe ok fakultatoj kaj tri universitataj institutoj en bakalaŭra, magistra kaj doktora fakoj al preskaŭ 19 mil studentoj. Ĝi delonge estas vicigita en la rangotabelo de QS TopUniversities de la plej bonaj universitatoj de la mondo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1849 ĝi establiĝis danke al la translokigo de la Stavovská akademie de Olomouc al Brno (1847) kaj, laŭ decido de la Moravia Regiona Asembleo, estiĝis la dulingva ĉeĥa-germana "Teknika lernejo en Brno", la ĝermo de la supera teknika edukado en Moravio. Ĝi estis neuniversitata lernejo, sed jam en 1873 ĝi estis altgradigita al universitato nomita Imperiestra-Reĝa Alta Teknika Lernejo en Brno". Tamen tiu ĉi altlernejo ne plu estis dulingva, sed nur germana.

Pro la fermo de la universitato en Olomouc post la partopreno de ĝia akademia komunumo en la revolucio kaj nacia reviviĝo, en Moravio ekzistis neniu institucio, kiu disponigus bonkvalitan altlernejan edukon. Unu politekniko, plie nur germana, ne povis kovri ĉi tiun mankantan bezonon, do studentoj plejparte iris aliloken - al Prago, VienoKrakovo. Lige kun tio plifortiĝis la voĉoj postulantaj la starigon de universitato, sed ne en Olomouc, kiu transformiĝis en urbofortikaĵon post la militoj pri la Silezio, sed en la pli granda kaj ĉefa landa urbo – Brno. Tamen la moraviaj germanoj tute malakceptis la duan ĉeĥan universitaton, kaj tial estis multaj jaroj da malsukcesaj disputoj pri ĝia starigo (ĝi estis solvita nur post la disrompiĝo de Aŭstrio-Hungario en 1919 kun la starigo de Masaryk-Universitato). La viena registaro provis solvi la disputon per kompromiso: la ĉeĥa universitato ne estos establita, sed estos establita ĉeĥa teknika edukejo. La 19-an de septembro 1899, per imperia decido, estis establita Imperiestra-Reĝa Ĉeĥa Alta Teknika Lernejo de Francisko Jozefo en Brno.

Komence ĝi devis kontentiĝi kun provizoraj spacoj en la strato Augustinská, kun 4 profesoroj kaj 47 studentoj, kiuj povis studi nur unu – konstru-inĝenieran – fakon. Jam en la sekva jaro (1900) oni komencis instruadon en la fako de mekanika inĝenierado, sekvis la kampoj de kultura inĝenierado (pejzaĝkreado), elektrotekniko, kemia inĝenierado, kaj post la unua mondmilito ankaŭ la fako de arkitekturo. En 1911, ŝi translokiĝis al novkonstruita, luksa konstruaĵo en la strato Veveří, kiu daŭre ĝis nun estas uzata fare de ĝia konstru-inĝeniera fakultato. Fine de la 1930-aj jaroj, ĝi estis por mallonga tempo nomita Alta Lernejo Teknika de D-ro Edvard Beneš.

Komence de la dua mondmilito la ĉeĥlingva teknika universitato estis fermita kiel aliaj ĉeĥaj universitatoj. Tamen, kelkaj partoj, kiujn la okupacia administracio rekonis kiel gravaj por la ekonomio de la Regno, restis kaj daŭre funkciis. Germana Politekniko en Brno funkciis ankaŭ dum la milito. Post la milito, la germanaj teknikaj lernejoj en Prago kaj Brno estis aboliciitaj per la dekreto de la Prezidanto de la Respubliko de la 18-a de oktobro 1945 kaj la agado de ĉeĥa politekniko estis renovigita sub la pli malnova nomo Alta Lernejo Teknika de D-ro Edvard Beneš. La funkciado de la lernejo estis finita en 1951, kelkaj partoj estis transdonitaj al la lastatempe establita Milita Teknika Akademio.

La nuraj fakultatoj, kiuj disponigis civilan edukadon, restis la Fakultato Konstruinĝeniera kaj la Fakultato de Arkitekturo, ambaŭ sub la nomo de la Universitato Konstruinĝeniera. Jam en 1956 la adado de la universitato komencis iom-post-iom renoviĝi sub la nuntempa nomo Teknika Universitato Brno'. La nuntempa formo pli-malpli stabiliĝis en 1961.

Post 1989, kelkaj fakultatoj estis reorganizitaj kaj kelkaj novaj estis kreitaj. Estis renovigita la Fakultato de Kemio (1992), kaj krom teknikaj fakoj VUT fokusiĝas ankaŭ al ekonomio (Fakultato Entreprenista fondita en 1992) kaj arto (Fakultato de Belartoj fondita en 1993). Alia mejloŝtono rilatas al la jaro 2000, kiam disiĝis de la VUT en Brno du fakultatoj situantaj en Zlín – la Fakultato pri Teknologio kaj la Fakultato pri Administrado kaj Ekonomio – kaj tiel fondiĝis la Universitato Tomáš Baťa en Zlín. Ĝis nun, la lasta signifa organiza ŝanĝo estis en 2002 la disigo de la Fakultato de Elektrotekniko kaj Informadiko en la Fakultaton de Elektrotekniko kaj Komunikaj teknologioj kaj la Fakultato de Informaj Teknologioj.

Loko[redakti | redakti fonton]

La plej multaj el la VUT-konstruaĵoj nun troviĝas en la areo Pod Palackého vrchem (Sub monteto de Palacký) en la urbodistrikto Brno-Královo Pole. La konstruaĵoj de la Fakultato de Mekanika Inĝenierado, la Fakultato de Entreprenista, la Fakultato de Kemio kaj la tute nova konstruaĵo de la Fakultato de Elektrotekniko kaj Komunikaj Teknologioj situas ĉi tie, same kiel du studenthejmaj kampusoj. La Fakultato pri Informa Teknologio troviĝas en Královo Pole en la tereno de la iama Kartuziana monaĥejo en la strato Božetěchova kaj ankaŭ en la nova komplekso transstrata. La Fakultato de Konstrua Inĝenierado situas en sia historia, nun renovigita kampuso en la strato Veveří. La Arkitektura Fakultato troviĝas en la strato Poříčí, dum la Belarta Fakultato situas en la strato Údolní. VUT ankaŭ uzas la trian studenthejmon en la strato Kounicova. La rektorejo havas sidejon en nove rekonstruita novbaroka konstruaĵo en la strato Antonínská.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

Universitata administrado[redakti | redakti fonton]

La universitaton gvidas la rektoro, kiu estas reprezentata de kvin vicrektoroj en unuopaj kampoj de sia agado. La financaj aferoj de VUT estas administrataj de la kvestoro, la komunikado kaj propagando de la universitato estas pritraktataj de la gazetara proparolanto kunlabore kun la Departemento pri Merkatado kaj Eksteraj Rilatoj. Gravaj dokumentoj kaj gvidlinioj estas diskutataj kaj aprobataj de la akademia senato, kiu havas ĉambron de dungitoj kaj ĉambron de studentoj. La scienca direkto de VUT estas determinita de la scienca konsilio, kiu inkluzivas fakulojn de VUT, de aliaj universitatoj kaj de industrio.

Unuopaj fakultatoj estas administrataj de dekanoj, kiuj estas reprezentataj de pluraj vicdekanoj en individuaj agadkampoj. Fakultatoj ankaŭ havas siajn akademiajn senatojn, kiuj diskutas direktivojn rilatajn ekskluzive al la fakultatoj. Simile, unuopaj fakultatoj havas siajn proprajn sciencajn konsiliojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]