Tereza de Lisieux

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Terezo el Lisieux)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Sankta Tereza.
Sankta
Tereza de Lisieux
Persona informo
Thérèse de Lisieux
Naskonomo Marie-Françoise-Thérèse Martin
Naskiĝo 2-an de januaro 1873 (1873-01-02)
en Alençon
Morto 30-an de septembro 1897 (1897-09-30) (24-jaraĝa)
en Lisieux
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tuberkulozo vd
Tombo Lisieux vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj franca vd
Loĝloko Les Buissonnets • carmel de Lisieux vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Patro Louis Martin vd
Patrino Marie-Azélie Guérin Martin vd
Gefratoj Marie-Pauline Martin • Céline Martin • Léonie Martin • Marie-Odile Martin vd
Profesio
Okupo teologo • dramaturgoverkisto • master of novices vd
Verkado
Verkoj The Story of a Soul vd
Sanktulino, Doktoro de la Eklezio
Kanonizo 17-a de majo 1925
Festotago 1-a de oktobro
Atributoj vesto de karmelanoj kun en la mano kruco ćirkaŭita de rozoj
Patroneco misiistoj (kun Francisco Xavier), Francio, Rusio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Tereza de Lisieux aŭ Sankta Terenjo de la infano Jesuo, france Sainte Thérèse de l'Enfant Jésus [sent terez de lanfan ĵezu] (1873-1897) estis katolika sanktulino, kaj doktoro de la Eklezio. Ankaŭ konata sub la nomo Sankta Tereza el Lisieux kaj Sankta Tereza de la Eta Floro [1][2]. Kune kun sankta Bernardeta el Lourdes, unu el la plej popularaj sanktuloj de la 19-a jarcento.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Thérèse Françoise Marie Martin naskiĝis en Alençon (Nordoccidenta Francio) la 2-an de januaro 1873. Ŝia patro, Louis Martin, estis horloĝisto; ŝia patrino, Azélie-Marie Guérin (nomita "Zélie"), estis kudristino; ambaŭ estas ekde 2015 honorataj kiel sanktuloj fare de la Papo Francisko. Ŝiaj gepatroj havis naŭ infanojn, el kiuj kvar mortis junaĝe, Tereza estis la lasta el iliaj gefiloj.

Tereza estis ankoraŭ tre juna (4-jara) kiam ŝia patrino mortis pro mamkancero. Post tiu evento, la familio transloĝiĝis de Alençon al Lisieux, kie loĝis la onklo Isidore Guérin.

En 1888, nur 15-jara, Tereza eniras monaĥejon en Lisieux. Ŝi estis monaĥino en la ordeno de Karmelanoj, same kiel Sankta Tereza de Avila antaŭ ŝi. Dum ŝia vivo, ŝi estis tute nekonata. Ŝia famo venis kiam, post ŝia morto, publikiĝis ŝia taglibro, kiun ŝi skribis en la monaĥejo, sub la nomo Historio de iu animo (france: "Histoire d'une Âme"). Tiu eta libro tiom impresis ĉiujn ĝiajn legantojn, ke la famo de Tereza tuj iĝis tutmonda.

Kiel ĉiuj Karmelanoj, ŝi vivadis dum sia tuta vivo nur en la monaĥejo. Sed ŝi skribis, ke ŝi ŝatus vojaĝi tra la mondo kiel la misiistoj dum ŝi nur preĝadis por ili. Tamen, en la komenco de la 21-a jarcento, la korpo de Sankta Terezonjo vojaĝis tra la mondo laŭ ŝiaj voloj, kaj milionoj da homoj venis vidi ĝin. Patrino Tereza nomis sin Tereza, ĉar ŝi tiom amis Terenjon de la infano Jesuo.

Terezonjo de la infano Jesuo estas la Patrona Sanktulo de misiistoj.

Tuj cent jaroj post ŝia morto, la papo Johano Paŭlo la 2-a proklamis ŝin Doktoro de la Eklezio en 1997; post siaj du antaŭuloj, Tereza el Avilo kaj Katerina el Sieno, ŝi iĝis la tria doktorino de la Eklezio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]