Terkrusto
La terkrusto estas la ekstera, solida tavolo de la tero. Ĝi kompareblas, koncerne sian dikecon, al pomo kun ties ŝelo. Sub ĝi kuŝas la solida ĝis tenaca termantelo, kaj 2900 km pli profunde la plejparte likva terkerno.
La terkrusto kunmetiĝas el mozaiko de multaj terplatoj, kies moviĝon (po 2-10 centimetroj en jaro) priskribas la teorio de la platotektoniko. Tertremoj ekestas, kiam tensioj je la petrolimoj aŭ terplatoj puŝsubite solviĝas.
La detala esploro pri la terinterno komenciĝis antaŭ proksimume 200 jaroj. Sed jam la grekaj naturfilozofoj pensadis pri la strukturo de la tero, Newton kalkulis ĝian platiĝon per simpla fizika modelo, kaj ankaŭ vulkanismo kaj tertremo jam frue permesis kelkajn konkludojn. Ĉirkaŭ 1900 fine evoluis la modernaj mezurmetodoj de la gravimetrio, de la sismologio kaj de la geomagnetiko.
Konsisto de la terkrusto | |
---|---|
oksigeno | 47 % |
silicio | 28 % |
aluminio | 8 % |
fero | 4,5 % |
kalcio | 3,5 % |
kalio | 2,5 % |
natrio | 2,5 % |
magnezio | 2 % |
titano | 0,5 % |
hidrogeno | 0,2 % |
karbono | 0,2 % |
aliaj | <1 % |
Literaturo
- Laszlo Egyed, Physik der festen Erde ["fiziko de la firma tero"], 370 p., Akadémiai Kiadó, Budapeŝto 1969.
- Karl Ledersteger, Astronomische und physikalische Geodäsie ["astronomia kaj fizika geodezio"], 871 p., J.E.K. volumo 5, eldonejo J. B. Metzler, Stutgarto 1969.
- Walter Kertz, Einführung in die Geophysik, Teil I ["enkonduko en la geofizikon, parto 1"], Hochschul-TB, 240 p., akademia eldonejo Spektrum 1970/1992.
- F. Press, R. Siever, Understanding Earth ["komprenante la teron", popularscienca], eldonejo W. H. Freeman, Novjorko 2000.