Kagaŭa Tecuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tetsuo Kagawa)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

KAGAŬA Tecuo (japane : 香川 哲男, Kagawa Tetsuo, naskiĝis en 1969) estas japana amatora astronomo.

Li estas ano de la estraro de la Observatorio Gekko. Krom siaj sendependaj malkovroj, li laboras por publikigi la datumojn kolektitajn elde la Observatorio de Nihondaira.

Li malkovris 115 asteroidojn, el kiuj 17 en kunlaboro kun Urata Takeŝi.[1] Li estas konata de IAU sub la nomo de "T. Kagawa".

La asteroido 6665 Kagawa[2] estis nomita en lia honoro.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. MPC alfabeta listo de la asteroidaj malkovrintoj(angle)
  2. JPL Small-Body Database Browser 6665 Kagawa (angle)