Thale
Blazono | Mapo |
---|---|
Bazaj indikoj | |
Federacia lando: | Saksio-Anhalto |
Distrikto: | Distrikto Harz |
Geografia situo: | 51° 45' N 11° 3' O |
Alteco: | 156 m super la marnivelo |
Areo: | 38,13 km² |
Loĝantoj: | 12.903 (30-a de junio 2005) |
Loĝdenseco: | 338 loĝantoj/km² |
Poŝtkodo: | 06502 |
Telefonkodo: | 03947 |
Regiona aŭtokodo: | HZ |
Administra kodo: | 15 3 64 023 |
Adreso de la urba administracio: | Rathausplatz 1/ 06502 Thale |
Urbestro: | Thomas Balcerowski(CDU) |
Thale estas urbo en Saksio-Anhalto, en la distrikto Harz. La urbo situas ĉe la nordorienta rando de Harco kaj formas administran unuon (Verwaltungsgemeinschaft) kun Neinstedt, Westerhausen kaj Weddersleben. Ĉe Thale komenciĝas la pitoreska valo de la rivero Bode. La loko famiĝis i.a. pro la legendaj mitoj pri dancoj de sorĉistinoj. Pro tio monto ĉe Thale nomiĝas Hexentanzplatz (loko de sorĉistinaj dancoj).
Iu setlejo Thale unuafoje menciitis lige kun monaĥinejo Wendhusen en la jaro 936. Jam en 1445 estiĝis la unua ferfarejo, komenco de longa tradicio. En 1831 tie oni produktis la unuan forĝitan feran rad-akson en Germanio kaj en 1835 komencis produkti la unua uzino por emajlita ferlado en tuta Eŭropo.
Ekde la 19-a jc. ekfloris ankaŭ turismo, lige kun la fonto Hubertusquelle kun sia radonhava akvo. Aparta allogaĵo estas la Valo de Bode inter Thale kaj Treseburg kun la montoj Hexentanzplatz kaj Roßtrappe.
Vidindaĵoj
- Monaĥinejo Wendhausen
- Preĝejo de Sankta Petro
- Harzer Bergtheater (surmonta teatro)
- Bestĝardeno Hexentanzplatz
- Muzeo pri fer-farado
Partneraj urboj
Eksteraj ligiloj
|