The Backrooms

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Backrooms
La malantaŭaj ĉambroj

"Oficiala" logotipo de la Backrooms, uzita de vikioj pri ili

"Oficiala" logotipo de la Backrooms, uzita de vikioj pri ili
Naturo paralelaj dimensioj
Loko ekster nia realeco
Grandeco ŝajne senlima
Loĝantoj estaĵoj kaj perditaj homoj
Elpensita de retuzantoj
Kreita en 2019

The Backrooms (prononcita /ðə ˌbækˈruːmz/, laŭvorte "la malantaŭaj ĉambroj" en la angla) estas horora urba legendo (creepypasta), kiu disvolviĝis interrete. Ĝi estas rakonto pri lokoj, kiujn oni povas eniri nur per noclip (t.e transiri murojn en videoludo) tra realeco. Tiuj lokoj estas priskribitaj kiel paralelaj dimensioj, senhomaj, plurnivelaj, laŭ la estetiko de "limaj spacoj": temas pri grandaj senhomaj ĉambroj kun malseka tapiŝplanko, lumataj per neonlampoj kiuj senĉese zumzumas. La ĉambroj ŝajnas senlime reproduktiĝi laŭ tiu skemo[1],[2],[3],[4],[5].

Tiu legendo naskiĝis en la bildbultenejo 4chan, kie ĝi populariĝis, same kiel la SCP Fondaĵo antaŭ ĝi, kaj estigis plurajn retejojn de kunlabora verkado[1],[4]. La plej fama el ili havas versiojn, oktobre de 2022, en 8 malsamaj lingvoj[6] kaj enhavas artikolojn en 18 pliaj lingvoj, inkluzive de Esperanto[7].

Origino kaj priskribo[redakti | redakti fonton]

Por ilustri la Backrooms-ojn, oni uzas bildojn de "limaj spacoj": grandaj lokoj sinistraj kaj senhomaj. Kiel ekzemple tiu oficejo.

La Backrooms naskiĝis en diskutfadeno en la bildbultenejo /x/ de 4chan la 12an majo 2019, kie anonimulo petis al la aliaj membroj afiŝi maltrankviligajn bildojn. Inter la respondoj al tiu fadeno estis bildo montrante longan flavan koridoron kun tapiŝplanko kaj neonlampoj. La jena respondo al tiu bildo estas la origina copypasta (t.e mallonga teksto kiu famiĝas interrete per oftaj kopiadoj) sur kiu baziĝas la Backrooms[1],[4],[8]:

Se vi ne estas singardema kaj noclip-as ekster realecon al malĝusta loko, vi eniros la Backrooms-ojn, kie troviĝas nenio krom odoraĉo de ŝimata tapiŝplanko, frenezo de nurflaveco, senĉesa fonbruo de fluoreskaj neonlampoj kiuj zumzumas tiel laŭte kiel eble, kaj ĉirkaŭ ses cent milionoj da kvadrataj mejloj de hazarde segmentitaj malplenaj ĉambroj, kien vi enfalis. Dio savu vin se vi aŭdas ion lurki proksime de vi, ĉar tio sendube aŭdis vin.[traduko 1]

Pro la diskoniĝo de tiu afiŝo, pluraj memeoj kaj rakontoj estis kreitaj pri tiu nova fikcia universo. Estis kreitaj ankaŭ pluraj retejoj de kunlabora verkado, kiel vikio gastigata de Wikidot, kaj alia gastigata de Fandom[1].

La loko videbla sur la origina foto en 4chan daŭre estas nekonata, kvankam ekzistas pluraj teorioj pri kie ĝi troviĝas. Ankaŭ eblas ke tiu bildo estis kreita de komputilo[1]. La urba legendo ofte estas ligita kun konceptoj difinitaj de la retejo The Dictionary of Obscure Sorrows, kiel kenopsia (sinistra kaj melankolia etoso de loko kutime homplena, sed hodiaŭ forlasita kaj senbrua[9]) kaj anemoia (nostalgio pri epoko kiun oni neniam travivis[10]).

Niveloj[redakti | redakti fonton]

Unue la Backrooms enhavis nur unu nivelon: tiun videbla kaj priskribita en 4chan. Poste retuzantoj elpensis aliajn nivelojn, kaj kreis vikiojn por priskribi ilin ĉiujn. Ekzistus multege da niveloj, tial preskaŭ neeblas reveni al nia realeco. Jen sube la 3 niveloj, kiujn la vikioj plejofte akceptas kiel la tri unuajn[11]:

Nivelo 0[redakti | redakti fonton]

La nivelo 0, angle nomita Lobby/Tutorial, estas tiu de la origina bildo en 4chan, kaj havas la plej famajn trajtojn de la urba legendo: ŝimatan tapiŝplankon, flavan murpaperon kaj neonlampojn zumzumante. En tiu nivelo ne estas multaj estaĵoj sed facilas morti tie pro soifo, malsato aŭ freneziĝo. En kelkaj lokoj eblas noclip-i, kaj tiel eniri la nivelon 1[11].

Nivelo 1[redakti | redakti fonton]

La nivelo 1, nomita "loĝebla zono", estas enirita per noclip aŭ post plurtaga vagado en la nivelo 0. Ĝi estas iom pli malhela ol la nivelo 0 kaj havas arkitekturon pli manifaktureca, kun mekanikaj bruoj ĉie aŭdeblaj. Tiu nivelo aspektas kiel deponejo malhela kaj mizera, kun nebulo kaj flakoj ĉirkaŭ ĝi. Male al la nivelo 0, la lampoj intermitas kaj fojfoje tute malŝaltiĝas. Eblas renkonti estaĵojn tie[11].

Nivelo 2[redakti | redakti fonton]

La nivelo 2, angle nomita Pipe Dreams, estas la tria nivelo de la Backrooms, kaj la lasta laŭ la modelo "Tri niveloj". Ĝi estas eĉ pli malhela kaj manifaktureca ol la nivelo 1. Ĝi konsistas en sinsekvo de longaj tuneloj, kies murojn kovras tuboj. Oni atingas ĝin post longa vagado en la nivelo 1. Ĝi estas multe pli varma ol la aliaj niveloj. La "pluvivantoj" de la Backrooms asertas, ke la nura rimedo por eskapi tiun nivelon estas kvieti: "Nur post kiam la Backrooms iĝis via hejmo povos vi eskapi"[11].

Influo kaj populareco[redakti | redakti fonton]

Reago de la publiko[redakti | redakti fonton]

La Backrooms rapide iĝis populara ĉe retuzantoj, kiuj pleje komentis ties strangecon. Tiu legendo ankaŭ estis taksita kiel la origino aŭ ekzemplo de "limaj spacoj", la niveloj de Backrooms vekante "senton de nostalgio, perdo kaj necerto"[1],[2],[4]. Intereso pri ĝi revekis kiam homo nomita Claire Scheulin trovis forlasitan butikcentron sub sia Airbnb. Post la publikado de filmeto pri tio, komentoj komparis la fotojn de tiu loko kun la originan bildon de Backrooms[12].

La Backrooms ofte estis komparataj ankaŭ kun Everywhere at the End of Time (2016-2019), serio de muzikaj albumoj far The Caretaker, kiu priskribas demenciĝon de homo per fragmentoj de kantoj el la jaroj 1920-1930 [13].

Aŭdovidaĵoj[redakti | redakti fonton]

La 7an januaro 2022, horora mallonga filmo nomita The Backrooms (Found Footage) rete publikiĝis en la YouTube-kanalo de Loris Perrin, tiam 17 jaraĝa, konata sub la pseŭdonimo Kane Pixels. Ĝi estas montrita kiel registraĵo el 1991 filmita per kamerao, laŭ la maniero de la filmo The Blair Witch Project, en kiu adoleskulo trairas la grundon kaj enfalas la Backrooms-ojn. Li tie renkontas plurajn hororajn estaĵojn, antaŭ esti kaptita de unu, nur sia kamerao falante reen al nia realeco. La filmeto estis spektita dekmilionoj da fojoj, kaj estis la unua de serio de aliaj filmetoj pri la Backrooms en la sama kanalo[1],[4].

Cetere, la televidserio Severance de Ben Stiller estas ofte komparita kun la Backrooms pro ĝiaj estetiko kaj etoso[5],[14].

Ĉio ĉi kaŭzis ian furoron pri la Backrooms. Efektive, post la publikigo de unuaj sukcesaj filmetoj, centoj da aliaj publikiĝis en la reto, ĉiuj bildigante malsamajn rakontojn kaj esploradojn de novaj niveloj de la Backrooms[1],[4].

Videoludo[redakti | redakti fonton]

Pluraj videoludoj pri la Backrooms kaj "limaj spacoj" estis kreitaj, ekzemple Anemioapolis far Andrew Quist. Celante teni la etoson de la Backrooms, li uzis proceduran generacion por krei ŝajne senfinajn koridorojn[9],[15].

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. If you're not careful and you noclip out of reality in the wrong areas, you'll end up in the Backrooms, where it's nothing but the stink of old moist carpet, the madness of mono-yellow, the endless background noise of fluorescent lights at maximum hum-buzz, and approximately six hundred million square miles of randomly segmented empty rooms to be trapped in. God save you if you hear something wandering around nearby, because it sure as hell has heard you.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo The Backrooms en la franca Vikipedio.

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 1,7 Corentin Benoit-Gonin (la 29an aprilo 2022). « The Backrooms », « Fondation SCP » : pour faire peur, ils écrivent leurs histoires à plusieurs (france). Alirita la 29an aprilo 2022.
  2. 2,0 2,1 Architecture: The Cult Following Of Liminal Space (angle). Alirita la 2an junio 2022.
  3. Pourquoi l'esthétique des espaces liminaux fascine les internautes ? (france) (la 22an septembro 2021). Alirita la 2an junio 2022.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 The Backrooms : l’image d’un bureau glauque retourne tout Internet (france). Alirita la 2an junio 2022.
  5. 5,0 5,1 Reece Rogers (la 22an majo 2021). How to 'No-Clip' Reality and Arrive in the Backrooms (angle). Alirita la 11an majo 2022.
  6. Translations Hub - The Backrooms. Alirita la 20an oktobro de 2022.
  7. Underrepresented Languages Incubator. Alirita la 20an oktobro de 2022.
  8. Backrooms, Fondation SCP: comment naissent ces histoires d'horreur ? (france) (la 21an januaro 2022). Alirita la 2an junio 2022.
  9. 9,0 9,1 Mark Frauenfelder (la 13an decembro 2020). The Magnet 0018: The quiet horror of procedural generation (angle). Alirita la 30an marto 2022.
  10. Anemoiacore (angle). Arkivita el la originalo je 2022-07-05. Alirita la 2an junio 2022.
  11. 11,0 11,1 11,2 11,3 The Backrooms: an eerie phenomenon lies behind these familiar hallways (angle) (la 3an aŭgusto 2021). Alirita la 4an aprilo 2022.
  12. Woman shares "abandoned mall" she found under her Airbnb (angle) (2021-05-18). Alirita la 2an junio 2022.
  13. A Journey into the Backrooms - Antropia (angle). Alirita la 4an aprilo 2022.
  14. Tracy Palmer (la 24an februaro 2022). Apple TV+'s Severance Episode 1 And 2 Recap-Have The Backrooms Come To Life? (angle). Alirita la 9an aprilo 2022.
  15. Anemoiapolis: Chapter 1 sur Steam (france). Alirita la 30an marto 2022.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]