The Blues and the Abstract Truth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

The Blues and the Abstract Truth estas ĵaza muzikalbumo de Oliver Nelson. Ĝi estis sonregistrata la 23-an de februaro 1961 en

Muzikistaro[redakti | redakti fonton]

Englewood Cliffs, Nov-Ĵerzejo kaj aŭguston de 1961 publikigita fare de diskeldonejo Impulse! Records.

La albumeroj[redakti | redakti fonton]

  • Oliver Nelson: The Blues and the Abstract Truth(Impulse A(S)5)

Ĉiun pecojn komponis Nelson.

  1. Stolen Moments 8:45
  2. Hoe-Down 4:42
  3. Cascades 5:31
  4. Yearnin' 6:23
  5. Butch and Butch 4:35
  6. Teenie's Blues 6:34

La albumo[redakti | redakti fonton]

Creed Taylor profunde konis la albumojn de Oliver Nelson, kiujn tiuj estis verkinta por Prestige proks. 1960, kaj povis lin konsentigi por la produktado de muzikalbumo por la ankoraŭ nova diskeldonejo Impulse.[1] Ĝi validas kiel la plej bona albumo de Nelson kaj preparis al li per lia ĵaza normkanto „Stolen Moments“ frapan sukceson. Por la verkado de ĉi tiu albumo kuniĝis aro da bonaj muzikistoj: Freddie Hubbard, Eric Dolphy, Bill Evans (por kiu ĉi tiu albumo estis la ununura kunverkado kun Nelson), Paul Chambers kaj Roy Haynes. Baritonsaksofonisto George Barrow ne tenis soloon, estas tamen grava ero de la delikata voĉkondukado en la aranĝaĵoj de Nelson.

Oliver Nelson diris en la akompantekstoj por The Blues and the Abstract Truth:
„Kiam mi marton de 1959 alvenis en Novjroko, mi penis, ke mi jam havas mian muzikan intensecon, sed ne daŭris longe, kaj ĉio estis ŝanĝinta. Por mi komencis fazo de memesploro.“

La albumo ne nur prezentas memesploron de Nelson, sed ankaŭ esploron de etoso kaj strukturo de bluso, je kio ne ĉiuj titoloj havas la klasikan 12-taktan formon de bluso. En la fruaj 1960-aj jaroj Nelson okupiĝis pri la nigrulaj radikoj de ĵazo. „Tiel ekestis ankaŭ la ideo, verki albumon nure kun diversaj blus-progresioj kaj ritmaj ŝanĝiĝoj, iaspecan bazan verkon, kiu surbaze de formaj fundamentoj de ĵazo donis al novigemaj soloistoj la spacon por evolui.“[2] Kvankam je la muziko de la albumo ne temas pri modala ĵazo, ĝi estas komprenebla kiel daŭrigo de la tendenco al harmonia simpleco kaj subtileco per modifitaj versioj de bluso, kiu ekestas de la albumo Kind of Blue de Miles Davis el la jaro 1959 (Evans kaj Chambers ambaŭ kunverkis ankaŭ ĉi tiun albumon).

Taksado de la albumo[redakti | redakti fonton]

La albumo aperinta someron de 1961[3] estis unua sukcesego de la nova diskeldonejo Impulse kaj laŭ Ashley Kahn unu el la plej grava produktaĵoj de Creed Taylor, kiu ekestis kune kun soninĝeniero Rudy Van Gelder.
RecenzistoMichael Nastos nomas je Allmusic la albumon plej granda triumfo de Oliver Nelson. Nelson, pli konata kiel aranĝisto kaj estro de pli grandaj ensembloj ol kiel saksofonisto kaj estro de pli malgranda ensemblo, kreis aparte per sia ĉiutempa klasikaĵo „Stolen Moments“ difinon de la epokosono, kompilinte jen unu el a plej potencaj sesopoj en moderna ĵazo. Laŭ Nastos je la registrado de 1961 Freddie Hubbard estas sur la supro de sia povo, dum kiam la saksofonistoj Nelson kaj Dolphy per sia duobligo kiel tenoristoj formis unuecon, kiu limiĝas je perfekteco. Bill Evans, Paul Chambers kaj Roy Haynes formis je tio perfektan ritmosekcion.[4]

„Stolen Moments“, kiu pli malfrue estis la rekonmelodio de Nelson, validas kiel „eble plej bona bluso, kiu iam ajn estis verkita, kvankam ĝi ne tuj estas rekonebla kiel tia“ (jen ĵazrecenzisto Ralf Dombrowski).[2] Ankaŭ Michael Nastos akcentas la kvaliton kaj belecon de la komponaĵo, kion kaŭzas la trivoĉa saksofonsekcio, kiu akompanas la melodion de Hubbard. Sekvas flutsoloo de Dolphy kaj himna saksofonsoloo de Nelson, antaŭ ol Evans per sia soloo reprenis la etoson.
La blusa aspekto estas laŭ Nastos plej bone aŭdebla en „Yearnin'“; Bill Evans jen montras svinge blusan ludmanieron, kian de li poste ne plu aŭdos.[4] Kaj bluso kaj ankaŭ Abstract Truth (an. por ‚abstrakta vero‘) estas laŭ Nastos unuiĝintaj en malklara „Teenie's Blues“, esprimilo por Nelson kaj Dolphy ĉe la aldosaksofonoj. Ĝi montras Erikon Dolphy survoje al ludmaniero, kiun li stampis per sia ne-intermiksebla, kruda, dramece rompita kaj rompiĝema kaj faris lin neintermiksebla malkonformiĝemulo.

La titolo „Hoedown“ per sia sono de usona popolmuziko kaj voko-kaj-respondo-ludo de la saksofonoj validas kiel „hontindaĵo“ de la albumo. „Cascades“ kaj „Butch & Butch“ estas klasija malmolbopo.[4]

Por Ralf Dombrowski la albumo estas „geniaĵo“[2]; recenzistoj Richard Cook kaj Brian Morton rigardas ĝin klasikaĵojn de sia periodo: La aminda „Stolen Moments“ estas la „unu Nelson-peco por la soleca insulo“ kun senteme aganta Hubbard kaj grandioza Eric Dolphy kiel flutisto.[5] Bill Cunliffe publikigis en 2009 omaĝan albumon kun novaj aranĝaĵoj de la komponaĵoj.

More Blues and Abstract Truth[redakti | redakti fonton]

Per la verkado de la albumo More Blues and Abstract Truth de Impulse septembron de 1964 Oliver Nelson provis ekligi je la sukceso de la unua albumo el 1961. Laŭ Richard Cook kaj Brian Morton al ĉi tiu albumo mankas la efekto kaj la fajro de la antaŭa verko. La muziko kun la soloisto Thad Jones, Phil Woods kaj Ben Webster bedaŭrinde forglitas en la formulecan funkon de televidmuziko, kiun Nelson produktis en pli malfruaj jaroj. Aliaj muzikistoj de ĉi tiu albumo estis i.a. Pepper Adams, Phil Bodner, Danny Moore, Roger Kellaway, Richard Davis kaj Grady Tate.[6]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ashley Kahn ankaŭ mencias, ke Taylor kaj Nelson havis la saman ŝatokupon, nome modeltrajno-konstruadon. Komp. Kahn, p. 44s.
  2. 2,0 2,1 2,2 Dombrowski: Basis-Diskothek Jazz, p. 167s-aj.
  3. La albumo estis tiam la dua publikigaĵo de la eldonejo, ĉar la ĉar unuaj albumoj de Kai Winding/J. J. Johnson, Ray Charles kaj Gil Evans antaŭe estis samtempe; komp. Kahn, p. 42 s.
  4. 4,0 4,1 4,2 Michael Nastos in Allmusic
  5. Cook & Morton, S. 974
  6. >Komp. Cook/Morton, p.974

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]