The Bridges of Madison County (libro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Bridges of Madison County
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Robert James Waller
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1992
Eldonejo Hachette Book Group
Ĝenro amafera fikcio
vdr

The Bridges of Madison County (La Pontoj de Kantono Madison) ankaŭ eldonita kiel Love in Black and White (Amo en Nigra kaj Blanka) [1] estas romantika romano de Robert James Waller de 1992, kiu traktas la enamiĝon inter fotisto -raportisto kaj la ital-usonana edzino de kamparano ĉe kantono Madison, Iovao, post la Dua Mondmilito [2]. La romano gajnis enorman sukceson kaj fariĝis furorlibro, kun pli ol 50 milionoj da kopioj venditaj [3].

Intriga resumo[redakti | redakti fonton]

La rakonto malfermiĝas prezentante tielnomitan realan renkontiĝon de la verkinto kun la infanoj de la protagonisto de la rakonto, Francesca Johnson, en kiu ili montras al li la dokumentojn dokumentantajn kio okazis. Malgraŭ la tiel nomata realisma malfermo de la verkaĵo, kaj ke la romano estas prezentita kiel noveligo de vera rakonto, sed ĝi estas fakte tute fikcia kaj do la rakonto estas frukto de la imago de la aŭtoro, kaj ne registras realajn eventojn.

Fotisto-verkisto nomita Robert Kincaid vojaĝas al kantono Madison en Iovao por prienketi kaj foti la sep originajn pontojn en la distrikto por National Geographic. Kincaid mem loĝas en la ŝtato Vaŝingtono, kaj estas soleca persono sen familianoj. Survoje li haltis por peti gvidon de Francesca Johnson, virino de itala deveno, kiu venis al la lando kiel militnovedzino. Dum ŝia edzo kaj infanoj estas for ĉe la Ŝtata Foiro, ŝi okupas en mallonga amafero. Kvartaga enamiĝo formiĝas inter la du, kiu finiĝas en disiĝo kun la kompreno ke la engaĝiĝo de Francesca al ŝia familio superpezas ŝian amon por Roberto. La verkaĵo dokumentas la daŭrigon de ilia amo dum la jaroj malgraŭ la longa apartigo, kaj finiĝas kun la morto de Francesca kaj la eltrovo de la afero fare de ŝiaj infanoj.

Filmaj kaj teatraĵaj adaptiĝoj[redakti | redakti fonton]

Samnoma filmo de 1995 estas bazita sur la romano, ĉefroligante Meryl Streep kaj Clint Eastwood. Muzikalo bazita sur la verkaĵo estis prezentita sur Broadway en 2014.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]