The Home Depot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Home Depot
hardware store chain • negocopublika kompanio vd
Dum 6-a de februaro 1978 - nekonata/nuntempe
Jura formo Delaware corporation
Fondintoj Arthur Blank • Bernard Marcus • Pat Farrah • Ron Brill • Kenneth Langone vd
Sidejo Atlanta
Lando Usono
Estr(ar)o Craig Menear • Frank Blake • Ted Decker
Dungitoj 400 000 (stato: 2020)
Agokampo hejma ilo
ISIN-kodo US4370761029
Posedata de The Vanguard GroupBlackRock vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Home Depot (esperantigita Hejma Provizanto) estas usona podetala ĉeno specialiĝanta pri hejmaj kaj ĝardenaj iloj kaj konstrumaterialoj [1]. Ĝi funkciigas 2,193 butikojn en Usono, Kanado, Meksiko kaj Ĉinio. Home Depot estas la kvara plej granda podetala ĉeno (laŭ enspezo) en Usono kaj la plej granda en ĝia specialaĵo (antaŭ Lowe's) [2].

Ĝi estas la sesa plej granda Usono–bazita dunganto tutmonde.

Historio[redakti | redakti fonton]

La firmao estis fondita en 1978 fare de Arthur Blank, Bernie Marcus, Ron Brill kaj Pat Farah. En 1979, la unuaj du vendejoj estis malfermitaj en la urbo Atlanta. Vendo kreskis rapide kaj en 1981 4 butikoj estis malfermitaj en Florido kun vendokvanto de 50 milionoj da dolaroj. En 1986 vendoj atingis unu miliardon da dolaroj kaj en 2009 la enspezoj de la firmao sumiĝis al proksimume 71,3 miliardoj USD [3].

Ĝi funkcias en formato de grandskatolaj vendejoj. La averaĝa areo de vendejo estas 9 755 kvadrataj metroj. Inter la produktoj venditaj ĉe Home Depot estas hejmaj kaj ĝardenaj iloj kiel ekzemple mebloj kaj irigaciaj sistemoj, hejmaj aparatoj kaj elektroniko, laboriloj, konstrumaterialoj kaj ekipaĵo por hejma renovigo kaj faru-ĝi-mem produktoj. La firmao posedas plurajn markojn de mebloj, purigaj materialoj, farbo, elektraj aparatoj kaj sterko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. the Home Depot
  2. "Why Home Depot Dominates the Home Improvement Market", 24/7 Wall St, March 9, 2017.
  3. Home Depot Corporate website: Our History. Home Depot Corporate website: Our History. Arkivita el la originalo je June 26, 2009. Alirita June 11, 2009. Arkivigite je 2009-06-26 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]