The Lodger: A Story of the London Fog
The Lodger: A Story of the London Fog | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | The Lodger: A Story of the London Fog |
Originala lingvo | angla lingvo • sen valoro |
Kina aperdato | 14 feb. 1927 |
Ĝenro | krimfilmo, flashback film, suspensa filmo, muta filmo, horora filmo, detective film |
Kameraado | Gaetano di Ventimiglia, Hal Young |
Reĝisoro(j) | Alfred Hitchcock • Alma Reville |
Produktisto(j) | Michael Balcon • Carlyle Blackwell |
Scenaro | Eliot Stannard • Marie Adelaide Belloc Lowndes • Alfred Hitchcock |
Loko de rakonto | Londono |
Rolantoj | Marie Ault • June Tripp • Malcolm Keen • Ivor Novello • Reginald Gardiner • Alfred Hitchcock • Alma Reville • Eve Gray • Arthur Chesney |
Produktinta firmao | Gainsborough Pictures |
IMDb | |
The Lodger: A Story of the London Fog estas brita muta filmo de 1927 reĝisorita de Alfred Hitchcock en kiu stelulis Marie Ault, Arthur Chesney, June Tripp, Malcolm Keen, kaj Ivor Novello. La tria filmo de Hitchcock estis publikigita la 14an de februaro 1927 en Londono kaj la 10an de junio 1928 en Novjorko. Bazita sur la romano de 1913 nome The Lodger de Marie Belloc Lowndes kaj sur la teatraĵo "Who Is He?", kunverkita de Belloc Lowndes, la filmo temas pri la serĉadĉasado de Joĉjo la Buĉisto aŭ en angla "Jack the Ripper" - seria murdisto en Londono.[1]
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La sorto de Hitchcock ŝanĝiĝis pro tiu ĉi lia unua streĉ-filmo, nome The Lodger: A Story of the London Fog (1927), pri la ĉaso de seria murdisto kiu, vestanta nigran mantelon kaj portanta nigran mansakon, estas murdanta junajn blondulinojn en Londono, kaj nur dum mardoj.[2] Domarmastrino suspektas, ke loĝanto ŝia estas la murdisto, sed tiu rezultas senkulpa. Por montri la impreson de aŭdata paŝado sur la supra planko, Hitchcock uzis vitran plankon tiel ke la publiko povis vidi la loĝanto paŝadi tien kaj reen en sia ĉambro super la domarmastrino.[3] Hitchcock estis dezirinta ke la homo estu kulpa, aŭ almenaŭ ke la filmo finu ambigue, sed la stelulo estis Ivor Novello, tiama belstelulo, kaj la "stelulsistemo" trudis, ke Novello ne estu la malbonulo. Hitchcock diris al Truffaut: "Oni devis klare literumi per grandaj literoj: 'Li estas nekulpulo.'" (Li havos la saman problemon kelkajn jarojn poste ĉe Cary Grant en Suspicion (1941).)[4]
Publikigita en januaro 1927, The Lodger estis ekonomia kaj kritika sukceso en Britio.[5] Hitchcock diris al Truffaut, ke la filmo estis la unua lia influita de la ekspresionismaj teknikoj kiujn li estis atestitaj en Germanio: "Vere, vi povus preskaŭ diri, ke The Lodger estis mia unua filmo."[6] Li faris sian unuan memaperon en la filmo nur ĉar figuranto estis necesa, kaj estis montrita sidiĝanta en gazetejo. Dua memapero, stara inter homamaso dum la kulpulo estis arestita, estas pridubata.[7][8]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Alfred Hitchcock Collectors' Guide: The Lodger: A Story of the London Fog (1926)". Brenton Film.
- ↑ Truffaut 1983, p. 45.
- ↑ Truffaut 1983, p. 47.
- ↑ Truffaut 1983, p. 43.
- ↑ Kapsis 1992, p. 19
- ↑ Truffaut 1983, p. 44.
- ↑ Alfred Hitchcock Collectors' Guide: The Lodger: A Story of the London Fog (1926). Brenton Film (23a de septembro 2018). Arkivita el la originalo je 22a de decembro 2019. Alirita 30a de aŭgusto 2019 .
- ↑ Truffaut 1983, p. 49.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Kapsis, Robert E. (1992). Hitchcock: The Making of a Reputation (illustrated ed.). University of Chicago Press.
- Truffaut, François (1983) [1967]. Hitchcock/Truffaut (Reviziita eld.). New York: Simon & Schuster. ISBN 978-0-671-52601-6.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- The Lodger: A Story of the London Fog en Interreta filma datumbazo (angle)
- Eseo: The Lodger: The First 'Hitchcock' Film arkivita en la Wayback Machine
- Alfred Hitchcock Collectors’ Guide: The Lodger: A Story of the London Fog en Brenton Film
- The Lodger: A Story of the London Fog: The First True Hitchcock Movie eseo
- The Lodger: A Story of the London Fog ĉe AllMovie (angle)
- The Lodger: A Story of the London Fog ĉe Turner Classic Movies Datumbazo
- The Lodger: A Story of the London Fog ĉe Rotten Tomatoes