The Stranger (filmo, 1946)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Stranger
filmo
Originala titolo The Stranger
Originala lingvo angla lingvo • hispana lingvo
Kina aperdato 1946, 2 jul. 1946
Ĝenro krimfilmo, nigra filmo
Kameraado Russell Metty
Reĝisoro(j) Orson Welles
Produktisto(j) Sam Spiegel
Scenaro Anthony Veiller • Victor Trivas • John Huston • Orson Welles
Loko de rakonto KonektikutoSudameriko
Muziko de Bronisław Kaper
Rolantoj Loretta Young • Edward G. Robinson • Orson Welles • Richard Long • Konstantin Shayne • Billy House • Byron Keith • Martha Wentworth • Philip Merivale • Erskine Sanford • Ethan Laidlaw
Produktinta firmao RKO Pictures
IMDb
vdr

La Nekonatulo (angle The Stranger) estas usona malhela filmo de 1946, kun Orson Welles, Loretta Young kaj Edward G. Robinson.

La scenaro baziĝas sur rakonto de Victor Trives kiu estis nomumita al la Oscar por la pli bona rakonto. La intrigo traktas la postĉasadon de nazia krimulo kaŝanta en Usono sub falsa identeco. Ĉi tiu estas la sola filmo de Welles kiel reĝisoro kiu sikcesis esti sufiĉe enspeziga.

Intriga resumo[redakti | redakti fonton]

The Stranger

S-ro Wilson (Edward G. Robinson) estas enketisto en la UN-misio por esplori militkrimojn. Li specife serĉas nazian militkrimulon nomitan Franz Kindler (Orson Welles) kiu sukcesis eskapi al Usono. Tiucele, li ordigas la liberigon de la militkrimulo Konrad Meinike (Constantin Schein) tiel ke li povas elspuri Kindler.

Li sekvas Meinike kiu alvenas en la konektikuta urbo de Harper. Wilson prezentas sin kiel antikvaĵkomerciston al restoracioposedanto kaj urboficisto, Potter, (Bill House) kiu donas al li informojn pri la novaj loĝantoj en la urbeto kaj lia suspekto falas sur Charles Rankin.

Siatempa resuma recenzo prezentita pri afiŝo de la filmo The Stranger

Kindler venis al Harper sub la falsan identecon de Charles Rankin kaj iĝis instruisto ĉe la mezlernejo de Harper. Li estas estiminda persono kaj la studentoj ŝatas lin. Rankin ŝatas ripari preĝejajn horloĝojn kaj volontulis por ripari la mekanikan preĝejan horloĝon per moviĝantaj pupoj ĉe la subtagmento de la belfrido. Plie, por establi lian socian pozicion en komunumo de la urbeto, li "enamiĝas" al Mary Longstreet (Loretta Young), la filino de Adam Longstreet (Philip Merville), kiu estas juĝisto ĉe la federacia kasacia kortumo, kaj ili geedziĝas.

Meinike renkontas Rankin kaj petas al li konfesi siajn krimojn. En respondo, Rankin strangolas lin kaj entombigas lin en la arbaro. La hundo de la familio Longstreet flarante ĉirkaŭ la tombo, li venenas ĝismorte.

Welles kaj Billy House en The Stranger

Wilson estas invitita al manĝo ĉe la Longstreet-familio kaj Rankin eldiras antisemitajn opiniojn kiel ekzemple "Marx ne estis germano sed judo". Li nun estas fervora ke Rankin estas Kindler kaj rivelas tion al Noah Longstreet (Richard Long), la frato de Maria.

Finfine, Wilson rivelas al Adam Longstreet kaj Maria la informojn pri Richard Rankin kiu estas fakte la militkrimulo Franz Kindler. Li montras al ili filmojn pri la koncentrejoj kaj ekstermejoj de Nazia Germanio. Maria rifuzas akcepti tion kaj konfrontas Rankin. Li volas strangoli ŝin kaj nur la domservistino Sarah (Martha Vanworth) kiu hazarde eniras la ĉambron malhelpas lin fari tion.

Maria malkovras ke Rankin provis murdi ŝin segante la ŝtupojn de la ŝtupetaro kiu iras supren al la turo. Wilson venas antaŭ ŝi kaj savas ŝin de falo. Ili iras supren kaj Maria sekvas ilin. Rankin ekpafas kaj Wilson repafas kaj vundas lin. Rankin eskapas al la mekanika horloĝo kiu komencas funkcii, estas ponardita per la glavo de unu el la marionetoj kaj falas teren al sia morto en la homamason kiu plenigas la preĝejan placon.

Rolantaro[redakti | redakti fonton]

Maldekstre al dekstre: Edward G. Robinson, Richard Longe, Loretta Juna, Martha Wentworth, Orson Welles, Philip Merivale, Byron Keith kaj nokonata aktorino en The Stranger (1946)
Aktoro Rolulo Noto
Orson Welles Charles Rankin/Franz Kindler Nazia instruisto/krimulo
Loretta Young Mary Longstreet La edzino de Rankin
Edward G. Robinson Sinjoro Wilson esploristo
Constantine Shane Konrad Meinike Nazia krimulo
Rikardo Long Noah Longstreet la frato de Maria
Filipo Meroville Adam Longstreet la patro de Maria
Billy House Sinjoro Potter Mastro de restoracio
Martha Wenworth Sara Longstreet-familia servistino

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]