Theodor Herzl
Theodor Herzl | |
---|---|
Fondinto de la Cionismo | |
Persona informo | |
Naskonomo | בִּנְיָמִין זְאֵב הֶרְצֵל |
Naskiĝo | 2-a de majo 1860 en Budapeŝto, Hungara reĝlando |
Morto | 3-a de julio 1903 en Edlach, Malsupra Aŭstrio |
Mortokialo | pneŭmonito |
Tombo | Monto Herzl |
Lingvoj | germana • hungara • hebrea |
Loĝloko | Vieno |
Ŝtataneco | Aŭstrio-Hungario |
Alma mater | Universitato de Vieno |
Subskribo | |
Memorigilo | |
Familio | |
Patrino | Jeanette Herzl |
Frat(in)o | Pauline Herzl |
Edz(in)o | Julie Naschauer |
Infano | Hans Herzl |
Parencoj | Stephen Norman |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto • advokato • verkisto • politikisto • dramaturgo |
Theodor HERZL [tEodor hErcl] (n. la 2-an de majo 1860 en Pest (urbo), m. la 3-an de julio 1903 en Edlach en Malsupra Aŭstrio) estis aŭstra ĵurnalisto kaj verkisto. Li estas konsiderata unu el la decidaj personoj de cionismo.
En la hebrea lingvo oni nomas lin "Benjamin Ze'ev" (בנימין זאב).
En 1896, kiam en Parizo manifestiĝis kontraŭjudaj tendencoj, li verkis la libron Der Judenstaat (germane, en Esperanto "La Juda Ŝtato"), en kiu li proponis la kreadon de ŝtato por judoj. La libro defendis la opinion, ke judoj ne povas esperi pacan kaj justan vivon inter aliaj popoloj; ĝi poste estis idea bazo de la fondo de Israelo. La oficiala proklamo de Israelo en Tel-Avivo je la 4-a de majo 1948 okazis sub portreto de Herzl.
Pretere, L. L. Zamenhof, kiu estis aktiva en la cionisma movado ĝis 1886 aŭ 1887, ne subtenis la ideojn de Herzl; lia celo estis paca kunvivado de la religioj surbaze de hilelismo.
Verkoj en Esperanto
- La Juda Ŝtato, traduko de Bernard Serzer, eldonejo Literatura Mondo 1934
Eksteraj ligiloj
- Der Judenstaat (originala teksto de la libro)
- angla traduko de "Der Judenstaat"