Theresa Yelland

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Theresa Yelland
Persona informo
Naskiĝo 26-an de januaro 1882 (1882-01-26)
Morto 30-an de novembro 1970 (1970-11-30) (88-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Familio
Edz(in)o Ernest Edward Yelland
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Theresa YELLAND estis rusa esperantistino kaj la edzino de Ernest Edward Yelland. Ŝi naskiĝis la 26-an de januaro 1882 en Poti (Kaŭkazo), mortis en 1971 en Aspremont, en la departemento Marbordaj Alpoj (france Alpes-Maritimes, okcitane Aups Maritims), en la regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura (france Provence-Alpes-Côte d'Azur pʁɔ.vɑ̃s alp kot da.zyʁ) de suda Francio. Geedziĝo per Esperanto; Esperanto estis familia lingvo. Theresa Yelland vojaĝis tra Eŭropo 1926-30 kun sia edzo proprakoste por propagandi Esperanton. Dum 5 jaroj ŝi kune kun sia edzo publike paroladis pri Esperanto en Hyde kaj Finsbury Parkoj, Londono.

Konataj kiel la donacintoj de grandaj sumoj al UEA, la paro dediĉis sian tutan vivon al la Esperanto-movado.[1] Interalie Theresa Yelland redaktis dum 3 jaroj la gazeton Liberpensulo. Antaŭ la ĉerko kovrita per la Esperanta flago, la 3an de marto 1971, parolis en la nomo de UEA s-ro R. Fiquet, fakdelegito en Nico.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidu artikolon en revuo Esperanto, n-ro 756, p. 171; n-ro 760, paĝo 43
Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo Yelland el la Enciklopedio de Esperanto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]