Timano-Peĉora plato

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Timano-Peĉora plato estas plato, kiu situas en Rusio, inter 60° kaj 70° nordaj latitudoj. Ĝia okupas areon ĉirkaŭ 320 mil km² ene de la kontinenta parto. La sedimenta volumeno estas ĝis 1,8 milionoj da kvadrataj kilometroj. Laŭ strukturo ĝi kongruas al la Peĉora sineklizo, nordaj kavoj de la Antaŭurala randofleksejo kaj troviĝas ene de la nord-orienta rando de la Rusa plato de la epibajkala Orienteŭropa kratono.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

La orogeneza malfrukambria fundamento de la baseno aperas surface nur ĉe volboj de la levaĵoj en Timana montokresto kaj Uralo. Ene de la Peĉora sineklizo tiu fundamento estas esplorita per borado je profundo de 0,5 km (la orienta deklivo de Timana montokresto) ĝis 5 km (en la norda parto de la sineklizo). En la okcidentaj partoj (la Nericka monoklinalo, Iĵma fleksejo, Omro-Luza montoselo) la supra parto de la fundamento kaj antaŭplata komplekso estas formitaj ĉefe per rifeaj sedimentaĵoj (skistoj, argilitoj, aleŭrolitoj, kvarcito-grejsoj, dolomitoj, kalkoŝtonoj). En la orientaj partoj aperas vulkandeveno-sedimentaj rokaĵoj (efuzivoj de la ĉefa kaj acida enhavoj, tufoj, diversaj skistoj).

Tektonike la Timano-Peĉora plato estas ligita al la Uralo-Mongola orogenezo. En la evolua skalo ĝi troviĝas inter la antikvaj kaj novaj platoj, pro kio la sedimenta baseno estas orogenezo-platforma.

Historio[redakti | redakti fonton]

Historio de la formiĝo de la plato estas longa kaj komplika. Klare videblas vertikalaj kaj horizontalaj formiĝaj vicoj. En la fundamento de la platforma kapoto kuŝas ordoviciaj sedimentaĵoj (averaĝa dikeco 3 ĝis 7 km). Ene de la kapoto klare distingiĝas kvin strukturo-sedimentaj rokaĵaj kompleksoj.

Formiĝo de la sedimenta kapoto komenciĝis en la frua-meza ordovicio, en la etapo de pasiva rando. Post la kontinenta postkambria paŭzo okazis kolektiĝo de terigenaj, grandparte ruĝkoloraj sedimentaĵoj. La sedimentado okazis ene de interneplata kavo, en riftaj kaj rando-riftaj zonoj. En pasivo-randa baseno kaj (malpli grande) en la internokontinenta rifto (la centra parto) dum ordovicio kaj frua karbonio okazis kolektiĝo de ĉefe karbonataj formacioj.

En la mezdevonio kaj franka periodo okazis plifortiĝo de la interneplata riftogenezo, kio manifestiĝis aktive ene de la Peĉoro-Kolvina aŭlakogeno. Kolektiĝis du formacioj: la grabenaj tavoloj de grejsoj kaj alevrolitoj dikaj ĝis 1500 m (la Peĉoro-Koĵva megamuro) kaj la grizkolora terigena formacio dika 100 ĝis 400 m (sud-okcidente kaj en la centra parto de la baseno). Sedimentaĵoj de la supredevonia komplekso amasiĝis dum la plej granda transgreso, kiam en la bazalta parto aperis tavoloj de trapaj kovriloj kaj efuzivoj.

La etapo de aktiva rando komenciĝis post kolizio de la Orienteŭropa kratono kaj Okcidentsiberia plato. Tiutempe formiĝis karbohavo-terigena formacio de la frua karbonio (grejsoj, alevrolitoj, argilitoj, ŝtonkarbono), kio kaŭzis ebeniĝon de la paleoreliefo formiĝinta fine de la tournaisianaen epoko.

En karbonio okazis sedimentiĝo de kalkoŝtonoj kaj dolomitoj[1].

En permio-triaso aperis terigenaj formiĝoj, ligitaj al la orogenezo de Uralo. En triaso finiĝis la periodo de la aktiva rando, amasiĝis molasoj dikaj de 1 km (la Verĥnepeĉjora kavo) ĝis 4 km (la Korotaiĥa kavo), kion helpis ankaŭ elfluo de bazaltoj (Ĉerniŝov-levaĵo kaj Sorokin-muro).

Stabila evoluo de la plato komenciĝis ekde formiĝo de la grizkolora kontinenta mezĵurasia formacio, kiu kun disfluo kaj angula malkongruo kovras sedimentaĵojn de triaso ĝis supra devonio (inkluzive ilin).

Strukturo[redakti | redakti fonton]

Ene de la plato apartigeblas jenaj unuarangaj strukturoj:

  • la Nericka monoklinalo;
  • la Iĵma kavo;
  • la Omra-Luza montoselo;
  • la Malozemlo-Kolgujeva monoklinalo;
  • la Peĉora-Koĵvina megamuro;
  • la Denisova fleksejo;
  • la Kolvina megamuro;
  • la Ĥorejvera kavo;
  • la Varandej-Adzva struktura zono.

En la Antaŭurala randofleksejo apartigeblas:

  • la Bolŝesinja kavo;
  • la Kosju-Rogova kavo;
  • la Verĥnepeĉora kavo.

Tiujn kavojn disigas la Mezpeĉora levaĵo kaj Ĉerniŝov-levaĵo). La Korotaiĥa kavo, kiu estas parto de la Pajoĥo-Antaŭnovzemla fleksejo, estas disigita de la Kosju-Rogova kavo per la Ĉerniŝov-levaĵo.

Minejoj[redakti | redakti fonton]

En la plato troviĝas la Peĉora ŝtonkarbona baseno, la plej granda en Eŭropa Rusio kaj Timano-Peĉora naftogasa provinco, unu el la plej grandaj en Rusio[2].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Силантьев Ю. Б.. [2004] Р. И. Вяхирев: Тимано-Печорская плита // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 447. ISBN 5-85270-327-3.
  2. Силантьев Ю. Б.. [2004] Р. И. Вяхирев: Тимано-Печорская плита // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 448. ISBN 5-85270-327-3.