Timidino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Timidino
Plata kemia strukturo de la
Timidino
Tridimensia kemia strukturo de la
Timidino
Alternativa(j) nomo(j)
  • Timino-malokso-ribozido
  • De-okso-ribozil-timino
  • De-okso-timidino
Kemia formulo
C10H14N2O5
CAS-numero-kodo 50-89-5
ChemSpider kodo 5585
PubChem-kodo 1134
Merck Index 15,9552
Fizikaj proprecoj
Aspekto blanka solidaĵo
Molmaso 242.231 g·mol-1
Fandpunkto 186.5 °C
Acideco (pKa) 9.8[1]
Solvebleco Akvo:Solvebla g/L
Mortiga dozo (LD50) 2512 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R20/21/22 R40 R36/37/38 [2]
Sekureco S22 S24/25 S37/39 S26
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco 08 – Risko al sano
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H302, H341[3]
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P201, P202, P264, P270, P281, P301+312, P308+313, P330, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Timidinode-okso-timidino estas pirimidina de-okso-nukleozido. De-okso-timidino estas DNA nukleozido, kiu estiĝas kiam timino gluiĝas al ringo de desoksiribozo, ankaŭ konata kiel de-okso-ribo-furanozo pere de beto-N1-glukoza ligilo.

La de-okso-timidino povas fosforiĝi per unu, du aŭ tri grupoj de fosfata acido, kreante respektive timidinan monofosfaton, timidinan dufosfaton kaj timidinan trifosfaton. Antaŭ ol la eksplodo de timidina uzo, kaŭzata pro la produktado de la kontraŭ-retro-virusa drogo, azido-timidino (aŭ AZT), plejparto el la timidina produktado en la mondo venis el la haringa spermo. Preskaŭ ekskluzive, timidino okazas ĉefe en la DNA, tamen ĝi okazas en la telomera-brako[4] de la DNA.

Strukturo kaj proprecoj[redakti | redakti fonton]

En ĝia komponado, de-okso-timidino estas nukleozido konsistante je de-okso-ribozo aŭ kvinkarbona sukero ligita al pirimidinatiamina bazo. De-okso-timidino povas fosforiliĝi per unu, du aŭ tri grupoj de fosfata acido. Ĝi ekzistas sub la solida formo kiel blankaj kristaloj kaj ĝia stabileco sub normaj kondiĉoj de temperaturo kaj premo estas tre alta.

De-okso-timidino estas ne-toksa substanco kiel parto de unu el la kvar nukleozidoj el la DNA kaj ĝi okazas en ĉiuj vivaj organismoj kaj DNA virusoj. Anstataŭ timidino, la RNA enhavas uridinon (uracilo ligita al ribozo). Kemie, uracilo estas tre simila al timino, kiu estas konata kiel 5-metil-uracilo. Ĉar timinaj nukleotidoj estas antaŭaĵoj de la DNA (sed ne de la RNA), la prefikso "deokso" ordinare estas forigita, kaj deokso-timidino estas ofte nomata nur timidino. Timidino listiĝas kiel teratogena kemiaĵo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]