Toĥara lingvaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La toĥara lingvaro estas formortinta branĉo de la hindeŭropa lingvaro. Oni konas ĝin nur per manskribaĵoj, datitaj de la 6-a ĝis la 8-a jarcento k.e. kaj trovataj en oazaj urboj ĉe la norda limo de la Tarim-baseno (nun parto de Ŝinĝjango en nordokcidenta Ĉinio). La malkovro de tiuj lingvoj en la frua 20-a jarcento kontraŭdiris la antaŭe dominantan ideon pri orienta-okcidenta divido en la hindeŭropaj lingvoj per la izogloso centum-satem,[n 1] kaj kontribuis al renovigita studado de la familio. Identante la aŭtorojn kun la popolo Toĥaroj de antikva Baktrio (Toĥaristano), fruaj aŭtoroj nomis la lingvojn "toĥaraj." Kvankam oni hodiaŭ ĝenerale konsideras tiun identon erara, la nomo restis.

La dokumentoj registras du proksime rilatajn lingvojn, nome la "A-toĥara" ("la orienta toĥara," "la agnea" aŭ "la turfana") kaj la "B-toĥara" ("la okcidenta toĥara" aŭ "la kuĥea"). La temoj de la tekstoj sugestas, ke la A-toĥara estis pli arkaika kaj uzata kiel Budhisma liturgia lingvo, dum la B-toĥara estis pli aktive parolata en la tuta areo de Turfan en la oriento ĝis Tumŝuko en la okcidento. Aro de pruntovortoj kaj nomoj, trovitaj en prakritaj dokumentoj, nomiĝis "la C-toĥara." Tiuj lingvoj formortis post kiam tjurkaj ujguroj etendiĝis en la Tarim-basenon en la 9-a jarcento k.e. dum la islamigo kaj tjurkigo de Ŝingjango.

Malkovro kaj signifo[redakti | redakti fonton]

Centum-aj kaj satem-aj lingvoj: centum-aj lingvoj (verdaj, bluaj, violkoloraj, flavaj, brunaj) kaj satem-aj lingvoj (ruĝaj, oranĝaj)
"Toĥaraj donantoj," fresko el la 6-a jarcento k.e., Kizil, Tarim-baseno. Tiuj freskoj asociiĝas kun alnotoj en la toĥara kaj Sanskrito, faritaj de siaj pentrintoj.

Oni eĉ ne suspektis la ekziston de la toĥaraj lingvoj kaj alfabeto ĝis la arkeologa esploro de la Tarim-baseno fare de Aurel Stein en la frua 20-a jarcento malkovris fragmentojn en nekonata lingvo, datitaj de la 6-a ĝis la 8-a jarcentoj k.e..[1]

Poste nelonge klariĝis, ke tiuj fragmentoj efektive estis skribataj en du apartaj sed rilataj lingvoj, apartenantaj al ĝis tiam nekonata branĉo de la hindeŭropa lingvaro:

  • A-toĥara lingvo (agnea aŭ orienta toĥara; memnome ārśi) el Karaŝahar (antikva Agni, ĉina Yanqi) kaj Turpan (antikvaj Turfan kaj Xočo); kaj
  • B-toĥara lingvo (kuĥea aŭ okcidenta toĥara) el Kuĥeo kaj A-toĥaraj lokoj.

Prakritaj dokumento el Loulan ĉe la sudorienta rando de la Tarim-baseno enhavas pruntovortojn kaj nomojn, kiuj ŝajnas veni el alia variaĵo de la toĥara, nome la C-toĥara.[2]

La malkovro de la toĥara komplikis iujn teoriojn pri la rilatoj inter la hindeŭropaj lingvoj, kaj revivigis ilian studadon. En la 19-a jarcento oni pensis, ke la divido inter centum-aj kaj satem-aj lingvoj[n 1] estis simpla okcidenta-orienta divido, kun centum-aj lingvoj en la okcidento.

Tiun teorion subfosis en la frua 20-a jarcento la malkovro de la hitita lingvo, centum-a lingvo en relative orienta loko, kaj de la toĥara lingvaro, kiu estis centum-a malgraŭ ke ĝi estas la plej orienta branĉo. La rezulto estis nova hipotezo, laŭa de la "onda" teorio de Johannes Schmidt, sugestante, ke le satem-a izogloso reprezentas lingvan novaĵon en la centra parto de la prahindeŭropa hejmregiono, kaj tiu ŝanĝiĝo ne okazis en la centum-aj lingvoj laŭ la orienta kaj okcidenta periferioj.[3]

Lingvosciencistoj kiaj Walter Bruno Henning, Tamaz V. Gamkrelidze kaj Vyacheslav Ivanov sugestis, pli polemike, ke la gutia lingvo, hindeŭropa lingvo parolata dum la frua Bronza Epoko ĉe la irana altebenaĵo, eble rilatis al la toĥara lingvaro.[4] Tiu teorio restas polemika.

La toĥara formortis verŝajne post 840, kiam la ujguroj, elpelitaj el Mongolio de la kirgizoj, movis en la Tarim-basenon.[2] Tiun teorion subtenas la malkovro de tradukoj de toĥaraj tekstoj al la ujgura. Dum la ujgura rego, la popoloj miksiĝis kun la ujguroj por produkti multe el la hodiaŭa popolo de la nuna Ŝingjango.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Temas pri la vorto por cent; la Esperanta numeralo mem devenis de centum-aj lingvoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Deuel, Leo. 1970. Testaments of Time, ĉ. XXI, paĝoj 425–455. Baltimore, Pelican Books. Orig. eldon. Knopf, Novjorkio, 1965.
  2. 2,0 2,1 Mallory, J.P. . “Bronze Age languages of the Tarim Basin”, Expedition 52 (3), p. 44–53. 
  3. Renfrew 1990, pp. 107–108.
  4. Гамкрелидзе Т. В., Иванов Вяч. Вс. Первые индоевропейцы на арене истории: прототохары в Передней Азии // Вестник древней истории. 1989. № 1.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Tocharian languages en la angla Vikipedio.