Tom Arbo Høeg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tom Arbo HØEG)
Tom Arbo Høeg
Persona informo
Naskiĝo 1926
Morto 20-an de marto 1992 (1992-03-20)
Lingvoj norvegaEsperanto
Ŝtataneco Norvegio
Okupo
Okupo esperantistojuristo
vdr

Tom Arbo HØEG (naskiĝis 1926, mortis la 20-an de marto 1992 en Oslo) estis norvega esperantisto, juristo ĉe la universitata biblioteko de Oslo kaj UEA-fakdelegito pri bibliotekoj, geologio kaj juro.

Aŭtodidakta geologo, li eldonis fakvortarojn en la norvega kaj en Esperanto (Geologia Vortaro, 1989). Dum pluraj jaroj li redaktis Internacia Jura Revuo kaj esperantigis famajn antikvajn leĝarojn. Kiel instruisto, li publikigis diversajn lernmaterialojn. Honora membro de Norvega Esperantista Ligo, li estis unu el la motoroj de la klubo en Oslo kaj estro de la Esperanto-biblioteko.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Asiriaj Leĝoj (trad. Tom Arbo Höeg. - Oslo: Studenta Esperanto-Societo, 1988. - 62 p.)
  • Kodo de Hamurabo (Esperanto-traduko kaj komentarioj de unu el la plej antikvaj jur-kodoj - 1.700 jaroj a.K. - Trad.: Tom Arbo Hoeg kaj Odd Tangerud. - Malaga ; Córdoba: Andaluzia Esperanto-Unuiĝo; Esperanta Jura Asocio, 1999. - 82 p. : bibliogr. p. 61 - 64)
  • Höeg, Tom Arbo: Esperanto I og II; ordliste (Oslo, 1980. - 55 p.)
  • Höeg, Tom Arbo: Geologia Vortaro (Oslo: Universitetsbiblioteket i Oslo, 1989. - 117 p.)
  • Höeg, Tom Arbo: Juraj Vortoj kaj Esprimoj (Oslo: Universitetsbiblioteket i Oslo, 1990. - 118 p.)
  • Höeg, Tom Arbo: Katalog over Interlingvistisk Litteratur i Universitetsbiblioteket i Oslo (Oslo: Studentenes Esperanto-Forening, 1973. - 88 p.)
  • Höeg, Tom Arbo: Mineralnavn (Oslo: Universitetsbiblioteket i Oslo, 1988. - 264 p.)
  • Höeg, Tom Arbo: Pseudostromatolitoj en Norvegio; Pseudostromatolitter i Norge (En: Geologio Internacia ; p.65 - 70 : ilustr., mapskizoj, bibliogr. p. 70, vol. 7)
  • Höeg, Tom Arbo: Esperanto for Barn [Oslo]: Esperantoforl., [s.j.]. - 36 p. : ilustr.)
  • Legolibro por Kursanoj (kompil. Odd Tangerud en kunlaboro kun Tom Arbo Hoeeg. - Oslo: [Tangerud], 1984. - 56 p. : ilustr., muziknotoj)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]