Tommaso Rangone

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thomasus Philologus
(1493-1557)
"La vivo de la homoj trans 120 jaroj", verko eldonita en 1560, kaj dediĉita al la papo Julio la 3-a.[1][2]
"La vivo de la homoj trans 120 jaroj", verko eldonita en 1560, kaj dediĉita al la papo Julio la 3-a.[1][2]
Persona informo
Naskiĝo aŭgusto 1493
en Ravenna, Italio
Morto 10-a de Septembro 1557
en Ravenna, Italio
Lingvoj latina vd
Alma mater Universitato de Padovo
Universitato de Ferrara
Universitato de Padovo
Profesio
Okupo kuracisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Tommaso Rangone (1493-1557), ankaŭ konata kiel "Tommaso Filologo" kaj "Thomas Janothus" estis itala kuracisto, filozofo, astrologo, erudiciulo kaj patrono de la artoj kaj sciencoj. Naskiĝinta en Ravenna, li estis serve de la kondotiero kaj grafo el Modeno Guido Rangoni (1485-1539), kiu donis al li la privilegion uzi sian familinomon.

Post kiam li mortis, lia biblioteko estis donita al la "Monaĥejo de la Kapucenoj" en Giudecca, kies verkoj estas rekoneblaj pro la manskribaĵoj kaj markoj lasitaj sur ĝiaj paĝoj. Tommaso Rangone estis riĉa kuracisto kiu dungis la arkitektojn Jacopo Sansovino kaj Alessandro Vittoria (1525-1608) por rekonstrui la Preĝejon de Sankta Juliano, en Venecio, en 1553.

Rangone farigis la tutan rekonstruon, kaj kiel repago lia statuo staras ĉe la eniro de la preĝejo, kie li sidas en sia studio inter libroj kaj sferoj.[3][4] Tomaso Rangone asertadis ke la plej bona maniero atingi la eternan vivon kaj la senmortan gloron konsistis en la reproduktado de siaj bildoj en eternaj kaj senmortaj laboroj.[5]

Tamen en sia verko "Kiel vivi trans 120 jaroj" li rekomendas puran aeron, sobrecon kaj purecon de kutimoj kiel ĉefaj rimedoj por havi longan vivon. Iam li deklaris: "Mi estas mirigita ke la modernaj societoj aprobas praktikojn kiuj estis antaŭlonge malpermesitaj en la antikveco de la plej solenaj leĝoj".

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tommaso Giannotti (aŭ Giannozzi), lia originala nomo, studis medicinon ĉirkaŭ 1510 en la Universitato de Bolonjo kaj ricevis sian doktorecon pri medicino en 1516. Li vizitadis la Vatikanon kaj tie li faris utilajn kontaktojn kaj trovis sponsorojn. En la Universitato de Padovo li studis matematikon kaj astrologion kaj tie li gradiĝis en 1518.

La kondotiero Guido Rangoni dungis lin kiel kuracisto kaj astrologo en la Kortego de Modeno, kaj donis al sia protektito sian familinomon. Rangone aktivis en la Kortego de Mantovo kaj poste li iris al Venecio, kie li estis indikita kiel kuracisto de la venecia floto dum la Turka Milito de 1534. Kvankam li ne havis la titolon kiel "denaska civitano" ("cittadino originario") necesa por aktivi kiel "La Granda Gardisto" de iu "granda skolo", dum la jardeko 1560, li estis trifoje elektita al tiu posteno en la kunfrataro protektanta de ambaŭ sanktuloj de Venecio, Sankta Teodoro (1563) kaj Sankta Marko (1562 kaj 1568).

En Venecio li riciĝis vendante fantaziajn kuracilojn. Ekde 1514, li publikigis astrologiajn tekstojn kie li antaŭvidis la eventojn por la sekvantaj jaroj. Li ankaŭ verkis plurajn artikolojn pri medicinaj temoj, kaj en la latina (lingvo parolata de la erudiciuloj) kaj en la populara latina lingvo. Krom la rekonstruo de la preĝejo de Sankta Juliano, en Venecio, en 1562, li komisiis al Jacopo Tintoretto pri pentrado de la bildo "Transporto de la korpo de Sankta Luko", kie la aŭtoro metis lian bildon en la laboro.

Ĉi-pentraĵo de Jacopo Tintoretto nomiĝas "La transporto de la korpo de Sankta Marko". Tomaso Rangone estis pentrita ĉe la kapo de la apostolo.

La doĝo Gerolamo Priuli (1486-1567) nomumis lin "Kavaliro de la Preĝejo de Sankta Marko", en 1562. Rangone stimulis la lernadon en Padovo, en 1551, kie li fondis lernejon vizitatan de 22 studantoj el Ravenna kaj Venecio. Liaj kontribuaĵoj ne pasis nerimarkitaj. La doĝo Alvise Mocenigo deklaris lin "La plej alta reprezentanto de la religio kaj defendanto de la Virto" (1571) kaj la roma imperiestro Maksimiliano la 2-a igis lin Palatina grafo, en 1572.

Kun riĉaĵoj tiel altaj kiel liaj ambicioj, Rangone havis la rimedojn kaj konektilojn necesajn por serĉi obstinajn rimedojn por enmiksiĝi en la Venecian Societon.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]