Torre los Negros

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Torre los Negros
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44358
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 76  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 51′ N, 1° 6′ U (mapo)40.8532367-1.0970115Koordinatoj: 40° 51′ N, 1° 6′ U (mapo) [+]
Alto 1 083 m [+]
Areo 29 km² (2 900 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Torre los Negros (Provinco Teruelo)
Torre los Negros (Provinco Teruelo)
DEC
Torre los Negros
Torre los Negros
Situo de Torre los Negros
Torre los Negros (Hispanio)
Torre los Negros (Hispanio)
DEC
Torre los Negros
Torre los Negros
Situo de Torre los Negros

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Torre los Negros [+]
vdr

Torre los Negros [TOre losNEgros] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudoriento de la nordokcidenta komarko Jiloca [ĥiLOka], kies komarka ĉefurbo estas Calamocha. La loknomo Torre los Negros estas etimologie komprenebla kiel Turo de la Nigruloj sen verŝajna historia rilato al etnaj nigruloj; tamen la municipa blazono ja montras tiun rigardon per steoreotipaj tri knabaj nigruloj portantaj blankan turon.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 70 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, kaj inter Barrachina (nordokcidente) kaj Alpeñés (sudoriente). La urba kerno estas sur 1083 msm, pro kio estas malvarma klimato. Ĝi estas en montara Iberia Sistemo en areo kie ekfluas diversaj rojoj. La altitudo atingas maksimumon de 1300 msm. En la municipo fluas la rivero Pancrudo.

Nordokcidente: Barrachina Norde: Torrecilla del Rebollar Nordoriente: Torrecilla del Rebollar
Okcidente: Cosa Oriente: Torrecilla del Rebollar kaj Pancrudo
Sudokcidente: Alpeñés kaj Cosa Sude: Alpeñés Sudoriente: Alpeñés kaj Pancrudo

Historio[redakti | redakti fonton]

Aperis restaĵoj de Bronzepoko. En epoko de Al Andalus estis fortikaĵo aŭ gvatoturo, kiu en epoko de kristanoj utilis kiel defendejo en landlima zono. De tie venis la loknomo Torre (turo).

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema. Ĝi sendependiĝis el Daroca en 1248.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Torre los Negros kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 82 loĝantoj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio estas agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado. Nune rura turismo.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo, kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]