Townsend Harris

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Townsend Harris
Persona informo
Naskiĝo 3-an de oktobro 1804 (1804-10-03)
en Kantono Vaŝingtono
Morto 25-an de februaro 1878 (1878-02-25) (73-jaraĝa)
en Novjorko
Tombo Green-Wood Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Subskribo Townsend Harris
Okupo
Okupo diplomato
vdr

Townsend Harris (naskiĝis la 3-an de oktobro 1804 en Sandy Hill, mortis la 25-an de februaro 1878 en Novjorko) estis sukcesa Novjorka aĉetisto kaj politikisto. Kiel unua konsulo de Usono en Japanio, al lia nomo estas ligata la komerca traktato inter la du landoj, la t.n. Harris-traktato.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis kiel filo de ĉapel-faristo. Post fino de la loka lernejo, li iris en 1817 al Novjorko, kie li iĝis dungito en vendejo de sia pli maljuna frato, kiu importis porcelanojn kaj silkojn el Ĉinio. La komercado progresis bone, Harris atingis gravan bonstaton, sed ankaŭ pro tio, ke li partoprenis en la nemoveblaĵa komerco en Novjorko, kiu ekde 1811 havis gravan progreson.

Apud la laboro, Harris daŭre plibonigis sin kaj lernis fremdajn lingvojn, inter ili la francan, hispanan kaj italan lingvojn. Lia interesiĝo je la edukado kaj lia kreskanta influo kiel sukcesa komercisto gvidis fine al tio, ke en 1840 oni elektis lin al la Novjorka Supera Lernejo, kies direktadon li transprenis en 1846.

Unu de siaj plej gravaj oficejaj agadoj estis la fondo de Free Academy of the City of New York, senkosta edukejo por laboristoj, el kiuj pli poste estiĝis la City College of New York. Li atingis establon de akademio – spite al kontraŭstaro en la urba administrado – per helpo de referendumo. Post morto de sia patrino en 1847, li retiriĝis el politiko kaj setlis en Kalifornio. Tie li aĉetis ŝipon kaj komencis komercadon kun Ĉinio, Nederlanda Hindio kaj Brita Orienta Hindio.

En 1853 Harris klopodis por la posteno de konsulo en Hong KongKantono, sed li atingis nur postenon en Ningpo (hodiaŭ Ningbo), marborda urbo en orienta Ĉinio. Ĉar li estis nekontenta pri tiu decido, li petis sian maljunan amikon, la ministron pri eksteraj aferoj, William Marcy, doni al li la postenon de konsulo en Japanio. En 1855, Harris estis nomumita fare de prezidento Franklin Pierce konsulo kaj en aŭgusto de 1856 li atingis komercan traktaton inter Usono kaj Japanio, en Shimoda.

Harris restis ĝis 1861 en Japanio kaj poste li emeritiĝis en Novjorko, kie li mortis la 25-an de februaro 1878.