Tréfumel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tréfumel / Trefermael
komunumo
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Bretonio
Departemento Côtes-d'Armor
Arondismento Dinan
Kantono Lanvallay / Lanvalae
INSEE kodo 22352 [+]
Poŝtkodo 22630
Demografio
Loĝantaro 275  (2021) [+]
Loĝdenso 47 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 20′ N, 2° 2′ U (mapo)48.338055555556-2.0261111111111Koordinatoj: 48° 20′ N, 2° 2′ U (mapo) [+]
Alto 20 m [+]
Areo 5,81 km² ( 581 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Tréfumel / Trefermael (Côtes-d'Armor)
Tréfumel / Trefermael (Côtes-d'Armor)
DEC
Tréfumel / Trefermael
Tréfumel / Trefermael
Situo de Tréfumel / Trefermael
Tréfumel / Trefermael (Francio)
Tréfumel / Trefermael (Francio)
DEC
Tréfumel / Trefermael
Tréfumel / Trefermael
Situo de Tréfumel / Trefermael

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tréfumel [+]
vdr

Tréfumel - jen france, prononco [tʁefymɛl], bretone Trefermael - estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 275 loĝantoj sur areo de 5,81 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 47 loĝantoj/km². Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Lannion kaj al la kantono Lanvallay / Lanvalae. La teritorio havas komunan limon kun Plouasne, Le Quiou, Saint-Juvat kaj Saint-Maden.

Historio[redakti | redakti fonton]

De Mioceno, kiam la "maro de Faluns" kovris la teritorion de Anĵuo, Blezio kaj izolis la nunan armorikan duoninsulon disde la kontinento etendiĝante ĝis Turanĝio, Tréfumel konservis multajn sablajn minojn ankoraŭ espluatatajn. Inter la 5-a kaj la 12-a jarcentoj, Tréfumel apartenis al la paroĥo de Plouasne kaj ĝia preĝejo estis konstruita en la 11-a jarcento. En 1187, la limstato de Tréfumel, tio estas la novaj limoj de ĝia jura distrikto, atestas pri ĝia sendependeco. La urbo grande prosperis en la 17-a jarcento, dank'al la kultivo kaj komerco de lino. Atesto pri tiu prospereco estas la loĝejoj, kun delikataj ornamoj, konstruitaj tiutempe. En 1750, la lasta juĝoregistristo de la Ĝenerala Asembleo de Bretonio, Gilles François de la Bintinaye, rekonstruigis la kastelon de La Rivière-Bintinaye centre de Tréfumel. Post la Revolucio de 1789, kaj ĝis la Unua Imperio, Tréfumel fariĝis ĉefurbo de kantono, ariganta plurajn komunumojn, el kiuj Guenroc, Guitté, Plouasne, Saint-Juvat, Saint-Maden kaj Trévron. Malkreita, la malnova ĉefurbo refariĝis komunumo ligita al la kantono de Évran. Tiuokaze, la ĝendarma regimento, la unua en la regiono, kiu okupis la kastelon de la Rivière-Bintinaye, estis ankaŭ translokita al la centro de Évran[1].

Lokoj kaj monumentoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo Sainte-Agnès, kun elementoj datiĝantaj de la 11-a jarcento, estas farita per konstruŝtonoj el kalko de Quiou aŭ el la granito de Bécherel, por la muroj. La portalo datiĝanta de la 16-a jarcento estas el la granito de Languédias[2]. La preĝejo estis registrita en 1964 kiel historia monumento[3].
  • Kastelo de la Rivière-Bintinaye : rekonstruita de Gilles François de La Bintinay, vicgrafo de Rougé en la 18-a jarcento
  • Domo de Faluns, centro por klarigi kaj malkovri la "maron de Faluns", kalka ŝtono estigita antaŭ 15 milionoj da jaroj per la akumuligo de konkoj[4]
  • Pluraj mastrodomoj de la 17-a jarcento

Elstaruloj ligitaj al la komunumo[redakti | redakti fonton]

  • Gilles François de la Bintinaye - juĝoregistristo de la Ĝenerala Asembleo de Bretonio - 1750

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: FLOHIC - Editions
  2. * Louis Chauris, Le calcaire du Quiou-Tréfumel ou «pierre de jauge», en la libro "Le Pays de Dinan", 2006, p. 319-339
  3. Datumbazo "Mérimée" : PA00089688
  4. Domo de Faluns. Arkivita el la originalo je 2013-07-16. Alirita la 11-an de julio 2013.