„ Post sprita enkonduko de Kalocsay, Szlagyi rakontas al ni fabelojn modernajn por maturuloj, kie klasika porinfana formo servas al nuntempaj temoj kaj aludoj, kie delikata ironio miksiĝas kun spicita spriteco, kie ne mankas tute ne atenditaj flankigoj, kapricaj idesaltoj, fruktoj de mirinda imagpovo. La stilo mirinde fleksebla de l' aŭtoro simple sed lerte esprimas ĉiujn emociojn kaj la tuta libro meritas ĉiujn laŭdojn. ”
„ Kiam nova Esperantisto enprofundiĝas en la historion kaj la literaturon de la Internacia Lingvo, li trafas nomojn de famuloj, kiuj verkis antaŭ multaj jaroj. Li bedaŭras, ke iliaj libroj ofte estas elĉerpitaj kaj apenaŭ troveblaj en kelkaj bibliotekoj. Tial estas salutinda la decido de eldonistoj iafoje prezenti al la nuna publiko, paralele kun aktualaĵoj, verkojn el malproksima, preskaŭ legenda epoko. Trans la Fabeloceano estas unu el tiuj legend-aj leg-endaj titoloj. La libro gardis post pli ol 40 jaroj mirindan freŝecon, kaj la admiro de tiama recenzisto restas plenvalora. ”
„ En fabela formo la aŭtoro prezentas al la Esperantistaro la kristaliĝon de meditadoj pri la modernaj situacioj kaj homoj. Amara vivkoncepto parolas el tiuj pagos, kiujn tamen lumigas la lerta kaj ridetanta stilo. Singulto sin kaŝas sub la gaja masko. Iuj humoraj dornetoj kelkloke montriĝas, ne indulgante eĉ propran emon al neologismoj. Tiel paĝ. 38: « Adama kaj Evo ... havis konfidindajn informojn, ke ili nek rajtas, nek LICAS , nek D A R F A S manĝi elfruktoj... » Paĝ. 39: « Tre bone ridis la serpento kiu aspektis tute senkulpa, honesta estajo, kvazaŭ asekuragento, aŭ advokato ... » Paĝ. 40: « S e d ... Evo... ne sciis ke la serpento estas delegito de U.I.A . (U niversala Infera Asocio )...
Adamo. V e n u ! manĝu el la pomo. manĝu kaj vi scios. Mi jam scias. — Kion
vi scias? demandis Adamo kurinta tien. — Ke la infanojn ne la cikonio alportas,» La fino de la fabelo pri la malgaja reĝidino estas originala en tiu senco, ke ne estas fino, kaj ke la fantazio de la leganto povas imagi la « feliĉan finon » de la usonaj filmoj aŭ ĝuste la kontraŭan laŭ la temperamento. Iom ĝenaj preseraroj: paĝ. 67 « li havis» por «ŝi havis » , paĝ. 89 « ŝi aludis », por « li aludis », paĝ. 69 « barberoj », ĉu por « barbharoj », ĉu por «barbiroj»?
Efikas strange ke la paĝoj 83 ĝis 90 estas presitaj per iompli malgranda letertipo ol la resto de la libro, ĉiun fabelon ornamas modern-arta simbolilustraĵo, kiu kurioze sintezas la enhavon. ”