Transalpa Gaŭlio

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Gaŭlio kaj ties subdividoj: Gallia Belgica, Gallia Celtica kiu fariĝis Gallia Lugdunensis, Gallia Cisalpina, Gallia Transalpina, kiu fariĝis Gallia Narbonensis, kaj Gallia Aquitania.

« Transalpa Gaŭlio » (Gallia Transalpina aŭ Gallia Ulterior)[1] estas nomo de romia provinco por provinco kiu enhavas preskaŭ la tuton de la Gaŭlioj, sen enmeti la Ĉiflankan Gaŭlion. La termino signifas Gaŭlio aliflanke de Alpoj. Ĝi tiel distingiĝas de la Ĉiflanka Gaŭlio, kiu estis antaŭ Alpoj laŭ roma vidpunkto.

La suda parto de tiu regiono (proksimume la nunaj regionoj Langvedoko-Rusiljono, Provenco-Alpoj-Bordo Lazura kaj Rodano-Alpoj) fariĝis provinco de la Romia Respubliko ne inter 122 kaj 118 a.K. kiel la tradicia historiografio prezentis ĝin, sed poste en la jardeko de 70 a.K.[2] Poste, tiu regiono estis alinomita Narbona Gaŭlio sub Aŭgusto Cezaro.

La nordo de la regiono, la plej vasta parto de la Transalpa Gaŭlio, estis konkerita inter 58 kaj 51 a.K. de Julio Cezaro okaze de la Gaŭla Milito.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Transalpa Gaŭlio aŭ posta Gaŭlio, Cicerono, Pro lege Manilia
  2. Frédéric Hurlet (dir.), Rome et l'Occident (2e siècle av. J.-C. - 2e siècle apr. J.-C.), Gouverner l'Empire, Rennes, PUR, 2009, p.31