Tri-epoka sistemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sunĉaro de Trundholm, Skandinava bronzepoko.
Ceramiko de Ĵomon-epoko, Japana Ŝtonepoko.
Ŝlosiloj de la Kaverno de Literoj,
Kanjono Nahal Hever, Muzeo de Israelo, Jerusalemo.

La Tri-epoka sistemo estas la kategoriigo de la prahistorio en tempoperiodoj divideblaj en tri epokoj; por ekzemplo, la Ŝtonepoko, la Bronzepoko, kaj la Ferepoko, kvankam ĝi referencas ankaŭ al aliaj tripartaj dividoj de historiaj tempoperiodoj. En historio, arkeologio kaj fizika antropologio, la Tri-epoka sistemo estas metodologia koncepto adoptita dum la 19a jarcento laŭ kiu artefaktoj kaj okazaĵoj de la fino de la prahistorio kaj komenco de la historio povis esti ordigitaj en rekonebla kronologio. Ĝi estis dekomence disvolvigita de C. J. Thomsen, direktoro de la Reĝa Muzeo de Nordiaj Antikvaĵoj, Kopenhago, kiel rimedo klasigi la muzeajn kolektojn laŭ tio ĉu la artefaktoj estis faritaj el ŝtono, bronzofero.

Tiu sistemo unue altiris la Britajn esploristojn kiuj laboris en la scienco de etnologio kiuj adoptis ĝin por establi rasajn sekvencojn por la pasinteco de Britio baze sur kraniaj tipoj. Kvankam la kraniologia etnologio kiu formis sian unuan sciencan kuntekston nuntempe havas nenian sciencan valoron, la relativa kronologio de la Ŝtonepoko, de la Bronzepoko kaj de la Ferepoko estas uzata en ĝenerala publika kunteksto,[1][2] kaj la tri epokoj restas en la subteno de la prahistoria kronologio por Eŭropo, la Mediteranea mondo kaj Okcidenta Azio.[3]

Tiu strukturo respegulas la kulturan kaj historian fonon de la Mediteranea Eŭropo kaj Okcidenta Azio kaj tuj suferis pliajn subdividojn, kiel la partigo en 1865 de la Ŝtonepoko en Paleolitiko, Mezolitiko kaj Neolitiko fare de John Lubbock.[4] Tio estas, tamen, de malmulta aŭ neniu uzado por la establado de kronologiaj kadroj en sub-Sahara Afriko, multo de Azio, Ameriko kaj de aliaj areoj kaj havas malmulte da gravo en nuntempa arkeologia aŭ antropologia studado de tiuj regionoj.[5]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Craniology and the Adoption of the Three-Age System in Britain". Cambridge Press. Alirita la 25an de Julio, 2018.
  2. Julian Richards (24a de Januaro, 2005). "BBC - History - Notepads to Laptops: Archaeology Grows Up". BBC. Alirita la 25an de Julio, 2018.
  3. "Three-age System - oi". Arkivigite je 2018-09-16 per la retarkivo Wayback Machine Oxford Index. Alirita la 25an de Julio, 2018.
  4. "John Lubbock's "Pre-Historic Times" is Published (1865)". History of Information. Alirita la 25an de Julio, 2018.
  5. "About the three Age System of Prehistory Archaeology". Act for Libraries. Alirita la 25an de Julio, 2018.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Barnes, Harry Elmer (1937). An Intellectual and Cultural History of the Western World, Volume One. Dover Publications. OCLC 390382.
  • Bogucki, Peter (2008). "Northern and Western Europe: Bronze Age". Encyclopedia of Archaeology. New York: Academic Press. pp. 1216–1226.
  • Browman, David L.; Williams, Steven (2002). New Perspectives on the Origins of Americanist Archaeology. Tuscaloosa: University of Alabama Press.
  • Brown, J. Allen (1893). "On the Continuity of the Palaeolithic and Neolithic Periods". The Journal of the Anthropological Institute of Great Britain and Ireland. XXII: 66–98.
  • Childe, V. Gordon (1951). Man Makes Himself (3rd ed.). Mentor Books (New American Library of World Literature, Inc.).