Saltu al enhavo

Tri-seslatera kahelaro

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tri-seslatera kahelaro
Bildo
Vertica figuro 3.6.3.6
Bildo de vertico Bildo de vertico
Simbolo de Wythoff 2 | 6 3
3 3 | 3
Simbolo de Schläfli
Figuro de Coxeter-Dynkin
Simbolo de Bowers That
Geometria simetria grupo p6m
Duala Kvazaŭregula romba kahelaro
Bildo de duala Bildo de duala
vdr

En geometrio, la tri-seslatera kahelaro estas duonregula kahelaro de la eŭklida ebeno. Estas du trianguloj kaj du seslateroj alterne ĉirkaŭ ĉiu vertico. Ĝia simbolo de Schläfli estas t1{6,3}.

La kahelaro povas esti konstruita per rektigo de la regula seslatera kahelaro aŭ per rektigo de la regula triangula kahelaro.

Unuformaj kolorigoj

[redakti | redakti fonton]

Estas 2 diversaj unuformaj kolorigoj de senpintigita kvadrata kahelaro. La koloroj estu priskribataj per ciferoj 1, 2, 3. Tiam en la 2 variantoj de la kolorigoj, la 4 edroj (3.6.3.6) ĉirkaŭ ĉiu vertico havas kolorojn 1212, 1232.


2 koloroj, kolorigo 1212

3 koloroj, kolorigo 1232

Vico de rilatantaj pluredroj kaj kahelaroj

[redakti | redakti fonton]

La tri-seslatera kahelaro estas ero de vico de rektigitaj regulaj pluredroj kaj regulaj kahelaroj de la eŭklida kaj hiperbola ebenoj kun verticaj figuroj (3.n.3.n).

En ĉi tiu vico, la lateroj projekciiĝas en ĉefcirklojn de sfero je la pluredroj kaj en malfiniajn rektajn liniojn je la ebenaj kahelaroj.


Okedro (3.3.3.3)

Kubokedro (3.4.3.4)

Dudek-dekduedro (3.5.3.5)

Tri-seslatera kahelaro (3.6.3.6)

Tri-seplatera kahelaro (3.7.3.7)

Tri-oklatera kahelaro (3.8.3.8)

La 3-koloraj kolorigoj ekzistas en okazoj de para n:


(3.4.3.4)

(3.6.3.6)

(3.8.3.8)

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  • Branko Grünbaum, Shephard G. C.. (1987) Tilings and Patterns - Kahelaroj kaj ŝablonoj. Novjorko: W. H. Freeman. ISBN 0-716-71193-1. (Ĉapitro 2.1: Regulaj kaj unuformaj kahelaroj, p. 58-65)
  • Robert Williams, La geometria fundamento de natura strukturo: Fonta libro de dizajno, Novjorko, Dovero, 1979. p38