Tri satiroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Tri satiroj (en kovrilpaĝo arte 3 Satiroj) estas rakontaro publikigita en Esperanto en 1957 en Ljubljano, Slovenio, tiama Jugoslavio. Ĝi enhavas kvar tekstoj, nome po unu el Radoje Domanoviĉ kaj el Fran Milčinski kaj du el Branko Ĉopiĉ. Ĉiuj kongruas kun la klasiga nomigo satiro.

  • La satira rakonto de Radoje Domanoviĉ, “Razmišljanje jednog običnog srpskog vola” (“Meditado de ordinara bovo serba”) aperis en 1902, kaj en esperanto tradukiĝis serba esperantisto Petar Stefanoviĉ. Kiel la titolo sugestas temas pri meditado de bovo kiu primokas la hipokritan konduton de homoj, kompare kun bovoj. Kurioze la rakonta strukturo kaj la vidpunkto de bovino koincidas kun alia esperantaĵo, nome la traduko de Aitor Arana de la romano Behi euskaldun baten memoriak, '"Memoraĵoj de Eŭska Bovino", de la eŭska verkisto Joseba Irazu Garmendia, kaŝnome Bernardo Atxaga.
  • La satira rakonto de Fran Milčinski estas Mortanoncoj (Parte), el “Humoreske in groteske”, kiu aperis in 1935, kaj en esperanto tradukiĝis fare de esperantisto Drago Kralj. Temas pri malsanulo kiu komentas la mortanoncojn kiel tekstoj kiuj estu aliaj, do nigra humoro.
  • Liaj rakontoj Amo kaj ĵaluzo kaj La dio ne ekzistas, el “Doživ ljaji Nikoletine Bursaća” (“Travivaĵoj de Nikoletina Bursać”, 1956) tradukiĝis fare de respektive Otmar Avsec kaj Drago Kralj. La du tekstoj montras la saman protagoniston Nikoletina Bursać, soldato, en la unua pri la rilato kun kompatinda itala militprizonulo kaj en la dua en "teologia" diskuto pri la ekzisto de Dio kun la maljunula patrino.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Kompleta teksto de Meditado de ordinara bovo serba